Saltu al enhavo

Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/119

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

eble, nur kiam ostaro ripozas, en tombon metita.
Ili cent jarojn vagadas, ĉirkaŭe de bordo flugante:
330tiam nur ili veturas, kaj bordon ekvidas petitan.
Haltis Anĥiza naskito kaj krurojn senmove starigis,
multe pensante kaj kore plorante pri sorto maljusta.
Tie li vidas malĝojajn, - ĉar ili ne ĝuis honorojn
tombajn, - Leŭkaspon kaj, ĉefon de ŝipoj Liciaj, Oronton,
335kiujn samtempe, el Trojo venantajn, tra maro ventega,
forte Aŭstero dronigis en ondojn kun ŝipoj kaj viroj.
Sed Palinuro, la direktilisto, subite aliras.
Antaŭ nelonge, en maro Libuja, li astrojn observis,
kiam, falinte el ŝipo, li dronis en mezon de ondoj.
340Kiam li vidas, en ombro, fantomon multege malĝojan,
tiel li diras unue: «Ve! kiu diaĵo vin kaptis,
ho Palinuro amata, kaj ĵetis en maron profundan?
Diru, respondu: ĉar ĝis nun neniam mensogis Apolo.
Sed nur, per unu respondo, animon li trompis fideman:
345ĉar li certigis ke maron vi sane trairos, vidonta
landon Aŭzonan. Ĉu estas fidindaj nun liaj promesoj?».
Tamen li: «Ne orakolo de Febo vin trompis, ho ĉefo,
filo Anĥiza; neniam diaĵo min ĵetis en akvon.
Mi direktilon, per forta skuego rompitan, al kiu
350mi alkroĉiĝis, kaj kiun gardiste mi regis por iro,
kun mi falinta fortiris. Mi ĵuras sur maron teruran,
certe pro falo sendube mortiga mi malpli timegis,
ol por danĝero de ŝipo, frapita per ondoj multegaj,
kiu sen estro, sen armoj, kolerajn ricevis ventegojn.
355Noto fortega, tri noktojn mallumajn, tra vasta ondaro,
portis kaj skuis min: kiam sin levis la kvara Aŭroro,
landon mi vidis Italan, el alto de ondo ŝvelanta.
Mi, malrapide al tero naĝinte, jam estis savita,
kiam popolo sovaĝa min, pezan pro vesto malseka,
360kiam per ungoj de manoj mi rifon krampiĝis malglatan,
boris kruele per glavo; ĉar ili esperis akiron.
Nun min posedas ondegoj; sur bordo nun ventoj min rulas.
Mi vin petegas, per lumo de ĝoja ĉielo, per astroj,
fine per patro, per filo Iulo kredeble kreskonta,
365miajn formetu suferojn; ĉar tion vi povas, heroo.