lignotuberan, kaj celas monteton per fluga kurado.
Unuafoje ni vidas de Kako paliĝi vizaĝon,
kaj malklariĝi okulojn: kurante pli forte ol Eŭro,
groton li trafas; ĉar timo flugilojn alligis al plandoj.
225Li sin enfermas kaj tuj ekfaligas pezegan ŝtonegon,
kiun detenis ĉenegoj el fero, de patro forĝitaj:
antaŭ pordegoj ĝi pendas, kaj ilin de maso protektas.
Sed furioza jen Tirintheroo: rapide li kuras,
tien kaj tien direktas okulojn, kaj serĉas eniron,
230dentojn grincante. Trifoje, flamanta de granda kolero,
li Aventinan esploras monteton; trifoje li pordon
provas ŝanceli ŝtonegan; trifoje li laca sidiĝas.
Staris, sur dorso kaverna, ŝtonego, de ĉie aparta,
kruta kaj pinta, el kiu rigardoj tra lando vastiĝis,
235tre oportuna al birdoj rabemaj por meto de nestoj.
Sed li, ĉar pinto de rifo kliniĝis maldekstren al Tibro,
dekstren ĝin puŝas, ĝin skuas kontraŭe, ĝin poste el teraj
elradikigas fundejoj, movegas, kaj fine renversas.
Falas ŝtonego; kaj falo bruege sonigis aeron:
240bordoj tremegis, kaj terurigita reiris rivero.
Tiam aere kavaĵo kaj granda palaco de Kako
estas vidataj; kaj funde aperas mallumaj kavernoj.
Same se tero, sin malfermegante perforte, Inferajn
lokojn vidigus profundajn, kaj regnon de Ombroj palegaj,
245malamegitan de dioj, subite grandega aperus
profundegaĵo, kaj Manoj tremegus vidante sunlumon.
Sed, suprizita de tiu heliĝo tre neatendita,
Kako en kava ŝtonego sin kaŝis, kaj strange kriegis,
dum lin el supre per sagoj premegis Alcido; ĉar, ĉion
250kiel armilon kaptinte, li ŝtonojn kaj branĉojn ĵetegis.
Sed li, ĉar li per forkuro ne povas eviti danĝeron,
fumon el gorĝo ekvomas densegan, - rakonto mirinda! -
kiu subite de nigra malhelo plenigas domegon,
antaŭ okuloj Herkulaj lin kaŝas, kaj funde de groto
255nokton densigas fumegan, mallumon miksitan de fajroj.
Teni ne povis Alcido koleron; per salto rapida
li sin ekĵetis en fajron, ĵus kien densiĝas turniĝoj
fumaj plej forte, kaj kavon plenigas je nubo plej dika.
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/162
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita