Ili kuradas, reprenas la gardon, sur herbo kuŝantaj
165ĝojas, kaj vinon trinkadas verŝitan el kupraj kalikoj.
Flamas fajrujoj tra kampo; kaj ludo por istoj gardantaj
nokton pasigas sendorman.
Sur defendaĵoj rigardas Trojanoj; kaj ili armitaj
turojn okupas: de timo premitaj, ĉi tiuj kontrolas
170pordojn, kaj turojn altegajn kun muroj kunigas per pontoj.
Oni alportas sagaron. Mnesteo kaj brava Seresto
ĉefas; ĉar patro Eneo, se ia danĝero okazus,
volis ke ili direktu junulojn kaj agon militan.
Tuta legio lotita okupas ĉe pordoj danĝerajn
175lokojn, kaj pri defendotaj remparoj laŭvice prizorgas.
Niso troviĝis gardanto de pordoj, kuraĝa junulo,
filo Hirtaka, tre lerta pri lancoj kaj sagoj malpezaj;
kiel kunulo li sekvis Eneon, de Ido ĉashava.
Eurialo, plej bela el anoj Eneaj, el ĉiuj
180kiuj Trojanan ekvestis armilon, ĉi tiun kuniris,
knabo havanta junaĝajn haretojn sur vangoj senbarbaj;
ilin egale kuraĝajn kunligis egala korsento.
Ili do kune troviĝis gardistoj de unu el pordoj.
Niso parolis: «Ĉu dioj en koron instigas fervoron?
185Eurialo, ĉu forta deziro fariĝas diforto?
Ĉar en milito famegan agadon plenumi de longe
mia animo deziras, ĝin ne kontentigas ripozo.
Iom rigardu do kiel Rutuloj montriĝas memfidaj:
lumoj briletas maldense: per vino kaj dormo senmovaj,
190ili kuŝegas, kaj ĝis malproksimo silentas kamparo.
Jen nun pri kio mi pensas kaj kion mi kore meditas.
Ĉiuj deziras revenon Enean, popolo kaj Patroj:
ili do sendos kurjerojn por al li konigi nunaĵojn.
Mian se oni plenumas deziron pri vi - ĉar sufiĉos
195por mi la gloro de ago - mi kredas ke tiu monteto
vojon enhavas, min kiu kondukos al muroj Palantaj».
Miras fortege, de amo grandega al gloro flamante,
Eurialo, kaj diras samtempe kuraĝan amikon:
«Ĉu vi rifuzas min kun vi kunule, por tiaj agadoj,
200Niso, akcepti; mi lasus vin sola en tiaj danĝeroj!
Certe ne tiel min patro edukis Ofelto, militojn
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/180
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita