Saltu al enhavo

Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/253

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

«Estas jen tiu ĉi signo, tre ofte de mi dezirita:
260dion konitan mi kore akceptas; mi, mi vin kondukos.
Glavon ekprenu, venkitoj: similajn al birdoj malfortaj,
vin de milito minacas perfida fremdulo, kaj bordojn
niajn rabegas: li baldaŭ forkuros; lin veloj forportos
tre malproksimen sur maron. Vi unanime densigu
265viajn korpusojn, kaj reĝon kaptotan defendu batale».
Tiel dirinte, li virojn forlasas, kaj al malamikoj
kontraŭstarantaj li sagon ekĵetas: armilo bruanta
rekte traboras aeron. Samtempe altiĝas kriaro:
ĉiuj leviĝas armitoj, ĉar korojn flamigas tumulto.
270Staris kontraŭe naŭ korpoj de fratoj belegaj, kaj ilin
naskis fidela edzino Tirena de ano Arkida,
nome Gilipo. La sago fluganta aliras kaj frapas
unu el ili, en lokon ĉi kie glavzono kudrita
tuŝas la flankon, kaj kie zonrandojn kunigas hoketo,
275falas belforma junulo, vestita de brilaj armiloj,
ripojn ĉar sago traboris, kaj mortas sur sablo brunflava.
Parto de fratoj kuraĝaj, premitaj de granda doloro,
glavon per mano svinginte, kaj parto, preninte sagegojn,
blinde rapidas. Kontraŭe alkuras korpusoj Laŭrentaj:
280ilin per movo kontraŭa atakas denove Trojanoj,
anoj Agilaj, kaj viroj Arkidaj kun ŝildoj pentritaj.
Sama deziro tuj ilin instigas: batali per fero.
Oni rabegas altarojn; tra tuta ĉielo sagegoj
flugas ventege; kaj fera pluvego sur teron ekfalas.
285Pastroj forportas kalikojn kaj fajrojn. Forkuras Latino,
kaj, insultitajn pro rompo de ĵuro, kunportas diaĵojn.
Jungas ĉi tiuj kaleŝojn; per salto de korpo aliaj
rajdas ĉevalojn; kaj ĉiuj rapidas kun glavoj seningaj.
Ĉefon Tirenan Aŭleston, portantan insignojn de reĝoj,
290trafas unue Mesapo, ardanta por ĵuron detrui,
per galopanta ĉevalo. Li reenirante elfalas,
malfeliĉulo, kaj inter altaroj kontraŭe starantaj
kapon kaj ŝultrojn enigas. Mesapo kolera kun lanco
sur lin alkuras, kaj tiam, de alte de sia ĉevalo,
295malgraŭ preĝadoj, lin frapas kruele per sago, kaj diras:
«Prenu: vi estas por dioj ofero pli multe agrabla».