Saltu al enhavo

Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/263

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

miaj, dum vanan per voĉo mortanta li petis helpadon:
640tiun heroon mi vidis venkitan per vundo profunda.
Kaj malfeliĉa Ufenso, por mian ne vidi malgloron,
same pereis; kaj kaptis Trojanoj armilon kaj korpon.
Ĉu mi toleros ke - kia hontego! - detruos Trojanoj
miajn loĝejojn? drancesajn parolojn ĉu mi ne refutos?
645dorson mi montrus; kaj vidus Latujo forkuron de Turno.
Morto ne estas por mi malfeliĉo. Vi, dioj inferaj,
estu favoraj, ĉar dioj superaj nun Turnon malamas.
Al vi mi malsupreniros, senkulpa, kun pura animo,
kaj mi ne estos malinda je gloro de iamaj prapatroj».
650Sed li apenaŭ parolis, jen Saco aliras, flugante
tra malamikoj, ĉevalon rajdante ŝaŭmantan: lin sago
vundis en buŝo: li Turnon rapidas, kaj vokas per nomo:
«Turno, vi estas nun sola espero; kompatu amikojn.
Kontraŭ remparojn ektondras Eneo, kaj diras minace:
655«Mi fortikaĵon detruos Italan kaj ĝin ruinigos».
Torĉoj jam flugas sur domojn: okulojn kaj buŝojn Latino
al vi direktas: mallaŭte sin reĝo demandas Latino:
«Kiun bofilon akcepti? al kiu ligado min turni?».
Plie reĝino, al vi amikino fervora, mortigis
660sin mem per mano, kaj terurigita ŝi lumon forkuris.
Kontraŭstarantaj Mesapo kaj forta Atino nur frapojn,
antaŭ pordegoj, suferas; sed densaj korpusoj ĉirkaŭas
ilin; ĉi tie kaj tie vidiĝas da pintoj sagegaj
fera rikolto: vi ĉaron kondukas tra lando dezerta».
665Turno miregas: mil pensoj konfuzaj trakuras tra cerbo,
kaj li longtempe silentas senmova. Profunde de koro,
honto kaj lasta espero trompita miksiĝas, kun sento
de kuraĝego kaj de furiozo pro amo perdita.
Tamen tuj kiam eliris mallumo, kaj lumo revenis
670funden de cerbo, okulojn kolerajn li turnas al muroj,
kaj, sur kaleŝo starante, li grandan rigardas ĉefurbon.
Tiam li vidas ke flamoj aliras ĝis alta ĉielo,
inter etaĝoj de turo brulanta volvante turniĝojn.
Turno mem tiun ĉi turon per dikaj trabaĵoj konstruis;
675li ĝin provizis je pontoj altegaj kaj metis sur rodojn.
«Estas Fataloj plej fortaj, fratino; do ne min prokrastu,