Li, dum duoble kvin tagoj silentas, sin kaŝas, rifuzas
iun per sia parolo malkovri, kaj sendi al morto,
fine bedaŭre, per grandaj Itakaj puŝita kriegoj,
rompas silenton, kaj min por altaro al morto difinas.
130Ĉiuj aprobis; kaj, sia pri vivo jam ĉiu timinta,
morton maljustan de unu mizera tutkore konsentis.
Tago fatala jam venis: kaj pretaj montriĝis sanktaĵoj,
ĉirkaŭirontaj rubandoj tempiojn kaj sala faruno.
Ĉenojn mi rompis por morton forkuri, mi tion konfesas:
135kaj en kreskaĵojn de marĉo ŝlimhava, per nokto malluma,
mi min ekkaŝis, dum veloj streĉiĝis okaze por iro.
Vidi patrujon antikvan nun estas neniu espero,
miajn infanojn amatajn kaj miajn karegajn gepatrojn.
Eble, pro mia forkuro, Danaoj sur ilin elĵetos
140punon, kaj morte senkulpajn kondamnos pro tiu kulpego.
Nu! je Superoj senmortaj, diaĵoj konantaj verecon,
kaj je purega justeco, - se tamen ĉe homoj nur estas
iom ankoraŭ da ĝi, - ha! mi petas, kompatu suferojn
tiel grandajn, kompatu animon portantan indignon!».
145Tiuj pro larmoj, ni lasas lin vivi kaj plie konsolas.
Manojn de viro unua Priamo el ŝnuroj premantaj
poste malligi ordonas, kaj tiel parolas amike:
«Kiu ajn estas - vi, Grekojn perditajn por ĉiam forgesu;
nia vi estos: sed al mi petanta respondu verecon.
150Kion signifas ĉevalo grandega? Ĝin kiu elpensis?
Kion li volas? Ĉu estas ofero? batala mtiŝino?».
Tiel li diris. Sed, lerta en ruzoj kaj arto Pelasga,
tiu Sinono, du manojn senĉenajn levante al astroj:
«Lumoj senmortaj, puregaj diaĵoj, ekkriis li, vin mem
155mi atestigas, kaj ankaŭ altaroj, kaj glavoj teruraj
kiujn mi lasis, rubandoj de dioj ofere portitaj:
sanktan ligilon, al Grekoj ligantan, nun rompi mi povas,
ilin mi povas malami kaj ĉiujn iliajn sekretojn
lume malkovri: nenio min ligas al mia patrujo.
160Vi nun promeson plenumu; kaj de mi Trojurbo savita
estu dankema, se vere mi diras, se grande mi agos!
Ĉiun Danaan esperon kaj ĉiun konfidon batalan
ĉiam vivigis Palasa protekto. Sed kiam malpia
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/31
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita