Saltu al enhavo

Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tamen de niaj kunuloj glacia teruro frostegis
260sangon; elfalas animoj. «Armiloj ne estas uzotaj -
diras nun ili - sed preĝoj, se pacon ni volas ricevi,
estu ĉu ili diinoj, ĉu birdoj sterkaĵe kruelaj».
Patro Anĥizo, sur bordo starante, kun manoj levitaj,
grandajn diaĵojn alvokas, kaj sanktajn ordonas oferojn.
265«Dioj, forigu minacojn; danĝerojn deturnu, diaĵoj.
Pian savadu popolon». Li tiam el bordo disigi
ŝnuron ordonas, kaj poste ŝnuregojn malvolvi falintajn.
Veloj per Noto streĉiĝas: sur ondoj ŝaŭmantaj ni flugas,
kien iradon direktas kaj ventoj kaj estro de ŝipoj.
270Dume, en mezo de ondoj aperas arbara Zacinto,
kaj Dulikio, kaj Samo, Nerito kun krutaj ŝtonegoj.
Rifojn Itakajn kaj regnon Laertan ni zorge evitas,
dum ni malbenas insulon nutrintan kruelan Ulison.
Baldaŭ de monto Leŭkata altaĵon ni vidas nebulan;
275kaj, de maristoj timata, aperas Apola sanktejo.
Tien ni lacaj aliras, kaj tiun eniras urbeton.
Ankro ferdekon forlasas; kaj bordon flankiĝas ŝiparo.
Fine, pri tero feliĉe trovita, ni tute ĝojantaj
dankas Jupitron, nin lavas, kaj hejtas altaron ofere;
280poste, sur bordo Aktia, ni ludojn glorigas Iliajn.
Malsekigitaj de grasa oleo, batalojn patrujajn
nudaj refaras kunuloj feliĉaj; ĉar urbojn Argujajn
ili evitis, kaj tra malamikoj tranaĝis multegaj.
Dume sur rondo de jaro finiĝis irado de suno.
285Vintro glacia kaj Akvilonvento agitas akvaron.
Tiam mi ŝildon el kupro, de granda Abaso portitan,
fiksas sur pordon de templo; kaj tion per verso signalas:
Tiun el Grekoj venkantaj armilon ekkaptis Eneo.
Poste mi lasi havenon ordonas kaj preni remilojn.
290Vete kunuloj frapadas ondaron kaj maron balaas.
Baldaŭ aeraj Feacaj altaĵoj ne estas videblaj.
Landon Epiran sekvinte, ni poste Kaonan havenon
trafas, kaj urbon Butrotan alrampas altege starantan.
Tie al niaj oreloj alvenas neniel kredinda
295famo: ĉar, sceptron Enean kaptinte kaj Piran edzinon,
filo Priama, Heleno, potencus en urboj Danaaj;