Saltu al enhavo

Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

335urbon: la urbo Kaona, el nomo de Troja Kaono.
Poste, sur monto, li Trojon refaris kaj novan Ilion.
Kial nun tien vin ventoj alpuŝis? Per kia Fatalo?
Kia diaĵo al tiu ĉi bordo vin naĝi devigis?
Knabo Askano ĉu vivas? Ĉu vi lin ankoraŭ posedas?
340Kiam lin naskis patrino, jam Trojo....
Kvankam infano, ĉu li de patrino bedaŭras pereon?
Ĉu lin instigas al vira kuraĝo, al virtoj antikvaj,
patro Eneo kaj eble memoro de onklo Hektoro?».
Tiel en larmoj ŝi sin fluidigis kaj plendon senfinan
345vane kriadis, jen kiam el muroj samtempe eliras
filo Priama Heleno, de multaj sekvata kunuloj.
Samajn landanojn li ĝoje rekonas kaj domen kondukas,
meze de ĉiu parolo sennombrajn verŝante larmegojn.
Antaŭirante, mi vidas malgrandan Pergamon, al granda
350Trojo similan, kaj, Kzanto nomitan, mallarĝan riveron:
fine de Scea pordego mi sojlon plorante kisadas.
Kun mi de urbo amika samtempe ĝuadas Trojanoj:
ilin akceptas la reĝo en siaj pordegoj larĝegaj.
Ili, en mezo de korto, al Bako trinkaĵojn oferis,
355antaŭ manĝaĵoj en oro metitaj, kaj tenis kalikojn.
Tago jam fluis, kaj tago ĝin sekvis alia; kaj ventoj
velojn alvokas, dum ŝvelas linveloj per blovo Aŭstera.
Tiam per tiuj paroloj mi reĝon kaj pastron demandas:
Troja naskito, vi kiu de dioj tradukas voladon,
360kiun inspiras Apolo, kaj laŭro de Klaro, kaj astroj,
liaj tripiedoj, vi kiu komprenas flugadon de birdoj,
diru: al mi orakoloj favoraj jam montris iradon:
ĉiuj diaĵoj konsilis al bordo Itala direkti
ŝipojn, kaj tiun serĉadi kamparon ve! tro malproksiman.
365Sola Harpio Celeno, per vortoj minacaj, anoncas
novan miraklon, diaĵan koleron terure malgajan,
fine malsaton kruelan. Nun kiun danĝeron eviti?
Kion mi faros por resti venkanto en tiuj laboroj?
Tiam Heleno, laŭ sankta kutimo, ekbuĉas unue
370bovojn, kaj petas bonvolon de dioj. Li poste el kapo
sankta rubandojn eligas, kaj, Febo, al via sanktejo
min mem, pro dia majesto tremantan, per mano kondukas.