Saltu al enhavo

Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ili do bordon plenigas je ĝoja kaj multa anaro;
vidi Trojanojn unuaj, aliaj batali deziris.
Estas unue lokitaj, en mezo de cirko, premioj:
110antaŭ okuloj, jen la tripiedoj, jen kronoj verdaĵaj,
branĉoj de palmo, donacoj al ĝojaj venkantoj, armiloj,
vestoj purpure pentritaj, arĝenta kaj ora talento.
Fine, de alto, sciigas trumpeto ke ludoj komencas.
Oni elektis en tuta ŝiparo kvar ŝipojn egalajn,
115pezajn remilojn portantajn: kaj ili komencas batalon.
Inter remistoj, Mnesteo rapidan kondukas Balenon:
baldaŭ Itala, Mnesteo denomus la genton Memian.
Mason grandegan de granda Ĥimero Giaso komandas;
ĉar ĝin, al urbo similan, tri vicoj da Trojaj maristoj
120junaj movigas, dum sur tri etaĝoj leviĝas remiloj.
Poste Sergesto, de kiu Sergioj eltiras alnomon,
grandan direktas Centaŭron: kaj Scilon lazuran Kloanto
regas, prapatro, Kluentoj, de via Romana idaro.
Tre malproksime en maro, kaj kontraŭ ŝaŭmanta marbordo,
125staras ŝtonego; ĝin ofte frapegas kaj kovras koleraj
ondoj, tuj kiam ĉielon ekkaŝas venteca Koruso.
En kvieteco, silente ĝi ondon eliras trankvilan,
loko agrabla por maraj kolimboj sub suno starantaj.
Tien Eneo, per kverko folia, starigas verdaĵan
130limon, signalon por lertaj maristoj, el kie al bordo
ili returnen devige aliros, per longa kurbiĝo.
Tiam per sorto li lokojn konigas: sur altaj ferdekoj
ĉefoj vidiĝas belegaj, purpure kaj ore brilantaj:
frunton ceteraj junuloj vualas per poplaj folioj:
135ĉiuj sur ŝultrojn ekverŝis oleon kaj ilin briligis.
Ili, sur benkoj sidante, per brakoj streĉante remilojn,
tute atente signalon atendas: plezura timeto
korojn batigas, ĉar ilin agitas deziro al gloro.
Fine, tuj kiam sonoris bruega trumpeto, el limoj
140ĉiuj rapide foriras: ĉielon maristaj kriegoj
frapas; kaj brakoj streĉataj batitan ŝaŭmigas ondaron.
Maro, tranĉita laŭ sulkoj egalaj kaj tute ŝirita
konvulsiiĝas sub akraj remiloj kaj spronoj tridentaj.
Malpli rapide, dum ĉara kurado, kaleŝo veturas,