Li pasigis la plej grandan parton de sia vivo en la palaco, servinte, kiam li estis juna knabo, kiel paĝio por la reĝino. Beleta knabo li estis, — en beleta vestaĵo, pufita jako, silkaj ŝtrumpoj kaj flirtantaj rubandoj — kaj lia sola devo, je tiu tempo, postulis, ke li staru ĉiutage ĉe la fundo de la ŝtuparo de la ĉambraro de Ŝia Reĝina Moŝto kaj faru unu imponan riverencon, kiam ajn ŝi iris survoje al kapelo.
Kanda ekzistado! Li kelkfoje komprenis la fakton kaj ofte sendis senripozan deziron, renkonti aliajn fazojn de l’ vivo, ol tiujn interne de la orumita cirklo de Versailles.
Sed ĉi tiuj sopiroj, tiaj, kiaj ili estis, ne multe lin ĝenis, dum li rajdis tra la arbaro. Memoroj kaj esperoj, tute agrablaj, trovis esprimon en kelkfoja rideto, kiu aperis sur lia vizaĝo.
Ĉe kurbo de la vojo, iom malproksime, li vidis du virinojn alproksimiĝantaj.
„Marŝu pli malrapide, Sancho“, li diris al sia ĉevalo, „por ke ni ne timigu tiujn infanojn en la arbaro.“
Ili estis dolĉvizaĝa monaĥino kaj brilokula junulino. Nek unu nek la alia jam lin vidis, ĉar la monaĥino rigardis malsupren kaj la junulino rigardis supren, rigardante al ĉio escepte rekte antaŭ ŝi.
La pli maljuna virino moviĝis antaŭen, serioza kaj malgaja, kiel aŭtuna ombro, sed la junulino, fleksiĝema kaj gracia, konstante moviĝadis, nun por kapti en sia manplato flugantan folion, nun por observi ian strangan pecon da likeno, aŭ por kolekti unu el la glatbrilaj hipokaŝtanoj, kiuj kvazaŭ ŝtonetaĵis la vojon.
Subite, kvazaŭ inspirita de la gajiga libereco de la arbaro, la junulino komencis kanti. Ŝiaj tonoj havis ekscitantan dolĉecon, kaj ŝia kanto estis „Ave Maria“, kun sonoraj latinaj vortoj mirindaj por aŭ de la lipoj de homo tiel juna.