Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Kie estas la patro?

— Li estas arestita, respondis la patrino per voĉo sentona restante senmova.

La filino post paŭzeto denove ekparolis:

— La afero pri nia patro konstante pli malboniĝas. Li fariĝas lastatempe tute netolerebla.

— Jes, mia infano, sed vi ankaŭ kulpas iomete. Vi ne devus spiti al li. Vi devus esti pli afabla kaj cedema kontraŭ li. Konsideru ke li estas kriplulo!

— Mi ne plu povas, panjo. Mi ĉiam submetis min al li, mi sincere kompatis lin, ĉiam esperante ke lia konduto kontraŭ ni pliboniĝos, sed li ĉiam pli ĉikanas kaj turmentas nin ambaŭ tute senkaŭze. Mi ja scias ke li estas kompatinda viktimo de la milito kaj mi bedaŭras ke li nun pro mi estas arestita. Mi estos plu indulgema kaj pardonema kontraŭ li, sed ami kaj respekti lin mi ne plu povos.

La patrino levis sian kapon kaj ekrigardis la filinon dolore, iomete riproĉe.

— Li estas tamen via patro, Marta! — Ŝi diris. — Kaj li ne estis ĉiam tia kia nuntempe. Iam via patro estis bela, energia, sed bonkora viro. Mi amegis lin. Kaj memorante la pasinton mi amas lin eĉ nun. Li estas tre kompatinda. La milito ruinigis lin.

— Jes, patrino, se li nur iomete regus siajn nervojn, se li montrus al mi nur iom da patra amo — kaj Marta akcentis la vorton »patra« — mi kun ĝojo rekompencus tion per ĉio kion mi povus fari. Kial li kondutas tiel malame ne nur al mi sed eĉ al vi, kara panjo? Se mi ne pensus pri vi, mi jam estus forkurinta. Kiel lin tiom kolerigas ke mi renkontiĝas kaj rilatas kun Karlo Weber. Li ja estas bona kaj honesta viro!