Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kriza momento la patrino estus frapinta la pordon. Sed ĉu ŝi alian fojon ankaŭ havos tian ŝancon kaj ĉu la patro ne eluzos alian okazon pli brutale?

Ne, al la patrino ŝi ne povis konfesi ĉi tion. Pro panjo ŝi ankaŭ ne denuncis la patron ĉe la polico. Lin ŝi ne indulgus. Li ne meritas indulgon.

Subite la knabino rimarkis ke la patrino sidante sur seĝo kaj kuŝiginte la supran parton de sia korpo sur la liton estis ekdorminta. Marta singarde leviĝis en la lito, malgrandigis la flamon de la petrollampo kaj rekuŝiĝis. Baldaŭ ŝi troviĝis en la senbara lando de la sonĝoj. Tie ŝi renkontis belon, amon kaj ĝojon, kiujn ŝi en la reala vivo tiom sopiris sed tiel malofte trovis.

La loĝejo numero 32 en la dua etaĝo de la domo Turstrato numero 4 estis la hejmo de familio Weber. Ĉi tiun konsistigas sinjoro Antono Weber, la familiestro, kvindekokjara, altkreska viro kies kap- kaj lipharoj jam griziĝis, lia edzino Amalio Weber, kvindek-