Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

per vegetaĵoj kaj floroj, en ĉiuj troviĝas akvokranoj, elektro- kaj gasinstalaĵoj kaj necesejoj modernaj. En multaj el tiuj konstruaĵegoj la loĝantaro disponas pri modernaj tolaĵlavejoj kun centra hejtado, lavmaŝinoj, sekigaj instalaĵoj kaj bone ekipitaj gladejoj. Kie tiuj pro manko de sufiĉa konstruloko ne ekzistas, tie oni trovas almenaŭ oportunajn, helajn lavejojn kaj sekigejojn. Kaj la luprezoj estas tre moderaj, kalkulitaj tiel ke ili sufiĉu nur por la administrado kaj konservado de ili; profiton la komunumo ne volas tiri el la luo kaj amortizado de la konstrukapitalo ne necesas, ĉar ĉi tiu ja estas kolektita per speciala imposto, kiun plejgrandparte pagas monhavantoj. Ne mirinde do, ke la sopiro de multaj, multaj laboristaj familioj en Vieno estas loĝi en tia komunuma konstruaĵo, kaj ke la familiaj vivoj en tiuj domoj malgraŭ la ĝenerala mizero estas multe pli agrablaj kaj malpli deprimitaj ol en la loĝkestegoj malriĉaj je lumo, spaco kaj vivnecesaj instalaĵoj.

Kiam Henriko kun siaj edzino kaj fileto transloĝiĝis el la loĝejo de la bogepatroj en ĉi tiun domon ili eksentis sin feliĉegaj. Kun fervoro ili aranĝis sian propran hejmon iom post iom meblante, ekipante kaj ornamante la novan, belan loĝejon, kiu konsistis el antaŭĉambreto, kuirejo kaj ĉambro sufiĉe granda. Kaj Henriko kaj Erna estis kreskintaj kaj edukitaj en malriĉo kaj rezignado, do ili estis facile kontentigeblaj kaj eĉ feliĉigeblaj. Ili havis modestan, sed regulan enspezon en la salajro de Henriko, ili kun ĝojo vidis kreski, plifortiĝi kaj plisaniĝi sian etulon, ili komprenis unu la alian bone kaj kunvivis en bela harmonio.

Nur du aferoj vere malheligis ilian feliĉon: La konstanta malsaneteco de Erna kaj la fatala stato en la