kaj timigaj riproĉoj de la konscienco ĉirkaŭrampis senorde kaj dolore.
Kion li nun faru? Hejmen iri? Neeble! Liaj gepatroj certe jam scias pri la afero. Ke Henriko kaj la aliaj povis pensi nur pri li, kiel pri la ŝtelinto, estis por Antono memkompreneble. Sed la mono restinta estos baldaŭ elspezita. Kaj li ne havis kun si aliajn vestojn krom tiuj sur lia korpo.
Li devis do ion entrepreni! Sed nur kun penego li sukcesis kolekti kaj koncentri siajn pensojn al iu certa afero kaj kiom ajn li streĉis sian cerbon, li ne trovis vojon ireblan el tiu aĉa stato, en kiun li estis metinta sin per sia stulta fiago.
Ĝis nun li almenaŭ havis hejmon kaj manĝon ĉe siaj gepatroj. Nun li ne plu povas reiri al ili; li ne kuraĝas aperi antaŭ iliaj okuloj. Unuafoje en sia vivo li estas senhejma kaj baldaŭ li estos ankaŭ tute senhava. Ĉu li ne tamen reiru al sia fratino kaj diru: Jen, Erna, mi agis fie kaj malsaĝe. Reprenu la restintan monon kaj pardonu al mi! Mi iam kompensos la domaĝon. — Sed ne, jam tro malfrue! Certe jam ĉiuj, gepatroj kaj gefratoj, estis informitaj pri la afero. Li jam antaŭe ne estis tre ŝatata. Li scias ke li mem estis kulpa pri tio. Sed nun? Kiaj estus nun liaj interrilatoj kun la familianoj? Eble Henriko eĉ denuncis la ŝtelon ĉe la polico. Tiukaze oni serĉos kaj arestos lin. Ne verŝajne! Se oni supozas lin kiel ŝtelinton, oni certe nenion komunikis al fremduloj por eviti skandalon.
Sed kion li faru? Ĉu li ankoraŭ ĝuu la vivon ĝis la lastaj groŝoj estos elspezitaj kaj poste iru al la polico kaj denuncu sin mem? Sensencaĵo! Eĉ pri memmortigo pensis Antono momenton, sed li tuj for-