projekto ne plaĉos al mi, tiam mi simple nenion scios pri ĝi.
— Bone! — Daŭrigis la alia. — Sciu do, ke mi mem troviĝas en diabla kakaĵo, el kiu mi ĝis nun ne sukcesis liberiĝi. Nek laboron mi trovas nek aliamaniere mi povis akiri monon. Ĉie persekutis min terura malfeliĉo lastatempe, ĉu mi ludis, vetis aŭ elprovis miajn ŝancojn ĉe virino kaj pro ridinde bagatela ŝtelo mi pasigis du monatojn en arestejo. Tial mi nun deziras entrepreni ion pli grandan. Hazarde mi konatiĝis kun maljuna posedantino de tabakbutiko, al kiu mi iam-tiam faris servojn. Ŝia negoco floras kaj ŝi disponas pri bela peco da mono. Sed ŝi estas tre avara kaj timas konstante, ke ŝin vizitos ŝtelistoj aŭ rabistoj iun belan tagon. Pro tio ŝi portas sian trezoron ĉiam kun si. Komence mi volis provi mian feliĉon ĉe ŝia bela filino, kiu estas oficistino en poŝtejo. Dolĉa museto! mi diras al vi. Sed la fieraĉa prudulino absolute ne estis alirebla por mi. Sekve mi esploris ĉiujn aliajn eblojn proksimiĝi al la trezoro de la maljunulino kaj mi eltrovis, ke ŝi ĉiuvespere sidadas malantaŭ ŝlositaj pordo kaj feraj rulkurtenoj kalkulante kaj nombrante monerojn kaj monbiletojn. Kaj ĉe tio ŝi estas ofte tute sola! La knabino foriras preskaŭ ĉiun vesperon kaj ordinare ne revenas antaŭ la deka. Hodiaŭ estas ĝuste tia tago.
Lechner silentis tempeton kaj provis legi en la mienoj de Antono. Sed tiu ŝajnis indiferenta aŭ ankoraŭ senkomprena. Li ekrigardis la rakontanton demande kaj diris:
— Nu, kaj…?
Lechner ekfumis cigaredon kaj daŭrigis ankoraŭ pli mallaŭte ol antaŭe.