naturo la patro amis lin pleje inter siaj infanoj, ĉar li plej similis al la patro — do eble li faris malbonagon kaj sidas nun ie malantaŭ kardo kaj ferpordo.
Anna sidis ĉe iu fenestro trikante ŝtrumpon. Ankaŭ ŝi estis intense okupata per malgajaj pensoj. Hodiaŭ ŝi estiĝas tridekdu-jara. Tiel oni maljuniĝas, ŝi rezonis, kaj oni havas nenion de la vivo, kio igus ĝin inda esti vivata. Erna estas pli feliĉa, ŝi havas hejmon, infanon kaj edzon kun daŭraj okupo kaj salajro, ŝi do havas iun kaj ion, kiujn ŝi povas ami, kaj rekompence ŝi rikoltas amon kaj ĝojon. Sed, ke nenio povas esti nur iom perfekta! Ŝi estas malsana kaj oni devas timi, ke ŝi ne plu vivos multajn jarojn. Anna mem ja ankaŭ ne estas tute sana kaj propran infanon ŝi havos neniam, se ŝi iam edziĝos. Ĉu ŝi iam edziniĝos? Nu jes. Antaŭ kelkaj semajnoj ŝi konatiĝis kun ŝoforo, forta, agrable aspekta viro, kiun ŝi povus ami kaj kiu ŝajne plene enamiĝis je ŝi. Ŝia koro jam tremetis pro antaŭsento de malfrua amfeliĉo kaj ŝi jam revis pri edzeco, pri propra hejmo kaj pri diversaj belaj aferoj. Kaj ŝi jam bedaŭris, ke ŝi ne povos naski infanon. Kion diros pri tio la amato, ŝi pensis time. Kiam ŝi ne povis deziri infanojn, tiam ili venis kontraŭ ŝia volo. Sed — fatale, ke ĉiam kaj ĉie sin trudas tiu malhelpa, eĉ detrua »sed« — lastatempe ŝi sciiĝis ke tiu viro ofte trinkadas alkoholon ĝis ebriiĝo kaj en stato de ebrieco li estas duonbesto, brutulo. Kiam ŝi pri tio aŭdis, ŝi ege malĝojis kaj malespere volis rezigni pri la viro. Kaj ŝi tion ankaŭ diris al li. Sed li petegis ŝin, ke ŝi ne forlasu lin, ke ŝi ja estas lia bona anĝelo kaj li evitos la alkoholon, li dekutimiĝos de la malbenita kartludado kaj li fariĝos pro amo al ŝi tute alia homo ktp. Kaj nun Anna sidas tie ĉe