ulojn kriplulojn kaj aliajn sortofrapitojn, kiuj tiel memkompreneble pluvivas, kvazaŭ ili ankoraŭ havus iajn bonŝancojn. Sed li mem ja havis ankoraŭ ŝancojn en la vivo! — li diris al si mem. Li estis ankoraŭ juna kaj sana, ĉiam la cirkonstancoj ne povis resti same malbonaj kaj kiu sciis, ĉu li ne pli malpli frue iel reakiros la amon de Marta. Li komencis dorloti en si la esperon, ke ŝi iam seniluziigite revenos al li, ke ŝi penteme ekkonos, ke tiu sinjoro Kerner estas trompanto, kiu malgraŭ siaj ŝajnaj bonkvalitoj estas malalte sub li.
Karlo fine komencis vagadi sur la stratoj esperante, ke li renkontos Martan, kaj kiam ajn li fakte ekvidis ŝin ie, li preteriris ŝin laŭeble en ioma distanco, ne rigardante al ŝi kaj atendante, ke ŝi alvokos lin. Se tio ne okazis — kaj ĝi vere neniam okazis, kontraŭe Marta ankaŭ ĉiufoje rigardis flanken kaj eĉ plirapidigis siajn paŝojn — tiam li denove tute melankoliiĝis kaj decidis estonte eviti la okazojn de renkontiĝo kun ŝi, ĝis la sopiro denove pelis lin al sama ludo. Tio kompreneble konsumis lin kaj liaj familianoj, rimarkante lian malsanan kaj malĝojan aspekton, demandis lin ofte, kio lin tiom premas, ĉu li estas malsana.
Tik-tak, tik-tak senlace faris la murhorloĝo. Por Karlo tio sonis iom aliel: for-for, for-for. Kaj en la monotona sonado Karlo perceptis iam senkompatan, sekan konstaton, iam trudan moketon kaj alian fojon bonvolan admonan instigon eble interpreteblan: Lasu la pasintan, perditan, rigardu antaŭen!
Lasi la pasinton, kiu estis tiom bela! Karlo pensis pri la unua tempo de la romantike sekretaj amrilatoj inter si kaj Marta, pri la unua bela ekskurso, kiun ili faris kune. Li repasigis en sia imago ĉiujn dolĉajn