Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

disvoviĝado de Esperanto, malgraŭ tiom da kritikaj momentoj en ĝia mallonga vivo. Naskiĝas nevole pripenso, ĉu tio ne estas pruvo de vera genieco de la elpensaĵo!

Kontraŭe, la dua parto de tui ĉi laboro estas jam preskaŭ nur seka kroniko de plej gravaj faktoj, nur skijo por estonta laboro. La aŭtoro petas senkulpigi lin, se iaj meritaj nomoj estas nevole forgesitaj. Li ankaŭ antaŭvidas alian, plene merititan riproĉon: mankas ĉapitro pri historio de Esperanto en apartaj landoj. Sed tio estis tasko neebla en konkursaj kondiĉoj sen helpo de multlandaj kunlaborantoj, ĉar ni ne forgesu, ke

nun en Esperantujo la suno neniam subiras!


Varsovio, Junio 1911.