Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

proponoj de ŝanĝoj aŭ petoj rapidigi la aferon, li do decidis respondi publike al ĉiuj.

Krom tio, malgraŭ lia intenco komenci eldonadon de libroj ne pli frue ol estos finita la juĝo de publiko pri lia lingvo, li volis plenumi deziron de multaj personoj — havi libron skribitan jam esperante. Zamenhof anoncis ankaŭ, ke kiam la libro estos finita, la lingvo estos preta, kaj tiam „la aŭtoro tute foriros de la sceno kaj estos forgesita.” Ĉu mi post tiam ankoraŭ vivos, — aldonas Zamenhof, — ĉu mi mortos, ĉu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi ĝin perdos, la afero tute ne dependos de tio, kiel la sorto de ia vivanta lingvo tute ne dependas de la sorto de tiu ĉi aŭ alia persono…”

Zamenhof esperis ankaŭ, ke post unu jaro la lingvo estos jam senerara, ĉar ĝi estos trairinta la juĝon de la tuta mondo kaj ĉiuj malbonaĵoj, kiuj povas esti trovitaj en tiu ĉi laboro de unu persono, estos forigitaj per la konsiloj de la tuta mondo kune… Li do ripetas sian antaŭan peton — montri al li erarojn de lia verko kaj ĉiujn deziritajn plibonigojn.

La alsenditaj respondoj estis tre diversaj. Unuj parolis pri la aŭtoro, anstataŭ paroli pri la afero. Ili aŭ laŭdis lin, aŭ kontraŭe, esprimis konvinkon, ke li estas nesufiĉe instruita. Zamenhof deklaris tiam, ke li efektive ne estas instruita lingvisto, sed senmerita, nekonata homo kaj konkludis: „se la verko estas bona — prenu ĝin; se ĝi estas malbona — ĵetu ĝin…”

Aliaj respondintoj skribis filozofiajn, sciencajn raportojn pri historio de lingvoj naciaj, pri leĝoj de bonsoneco, proponis preni sanskritajn aŭ aliajn radikojn. Kelkaj opiniis, ke ĉar dek miljonoj da lingvanoj neniam estos kolektitaj, la afero neniam efektiviĝos. Laŭ ili, tiu projekto estas cetere matematike ne ebla, ĉar supozante, ke por enskribi unu prome-