Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Zamenhof prave diris, ke la nomo de Leopold Einstein devas esti enskribita per oraj literoj en historio de Esperanto. Liaj mallongaj, sed gravaj kaj seriozaj laboroj, baldaŭ alportis neatenditan rezultaton, kiun oni povas konsideri, kiel unuan venkan batalon esperantan: en Nurnberg, urbo, kiu estis unu el plej fortaj centroj de Volapukismo, en decembro 1888, la grava germana societo, fondita 18-an de Februaro 1885: „Nurnberger Weltsprache Verein“, en sia plena ĝenerala kunveno, laŭ propono de sia prezidanto, Christian Schmidt, post varma diskutado, decidis per granda plejmulto da voĉoj de siaj amoj — aliĝi al Esperanto!

Tiu societo estas do la unua esperantista organizaĵo. De tiu momento la esperantista afero, kuŝanta ĝis nun sur ŝultroj de unu homo, trovis por sia kresko pli larĝan kaj fortan bazon. Baldaŭ poste efektiviĝis la malnova revo de Zamenhof: en Nurnberg aperis la unua esperanta ĵurnalo.

La ĵurnalo eliradis Ĉiumonate kun malgrandaj interrompoj dum ses jaroj kaj estis en tiu epoko la ĉefa centro de la esperantista movado, ĉirkaŭ kiu kuniĝis kaj proksimiĝis ĉiuj tiamaj esperantistaj laboristoj.

Zamenhof komencis la unuan numeron per deklaracio konforma al ĉiuj liaj antaŭaj vortoj kaj agoj. Li deklaris, ke la lingvo ne estas fermita, nek neŝanĝebla, ke li neniam volis esti leĝdonanto kaj ke la sorto de la lingvo trovas sin en manoj de ĉiuj Esperantistoj. „Ĉio en la lingvo devas resti tiel, kiel decidos la plejmulto, tute egale, ĉu mi persone konsentos aŭ ne“. Tamen, ni tuj vidos, ke lia aŭtoritata opinio est!s ankoraŭ multfoje necesa por savi la aferon.