Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nacio kaj al nenia partio — skribis la novaj redaktantoj, difininte por si krom tio pli specialajn problemojn: ellabori detalan gramatikon de Esperanto en Esperanto, specialajn sciencajn vortarojn, fariĝi centra organo kaj ligilo de amikoj de nia lingvo k.c. Tamen tiuj bonaj intencoj ne estus savintaj la aferon, sene estus alveninta plipotenca helpo el alia flanko de Eŭropo. Alia lando prenis baldaŭ sur sin rolon de ĉefa kondukanto en la Esperanta afero kaj rapide sukcesis apogi ĝin sur forta kaj larĝa bazo. Ni ne bezonas nomi ĝin: en la homa progreso, jam de jarcentoj, en la ĉefa loko ĉiam troviĝas — Francujo.

————————
III. Franca Epoko.
1896-1904.

.

Esperanto komencis penetri Francujon jam de jaro 1888. Unua grupeto aperis en 1894 en Reims-Soissons, fondita de H. Huisson. En Januaro 1897 Gabriel Chavet, Jailles kaj Danemuller organizis klubon en Louhans. Sed ĉefan rolon en franca movado de tiu ĉi epoko oni devas aljuĝi al markizo Louis de Beaufront.

La nomon L. de B. ni trovas en „Esperantisto“ jam en 1891 (Aprilo) tiam li loĝis en St. Sulpice (Tarn), kiel instruisto ĉe grafo de Lavallière. De Beaufront estis mem aŭtoro de lingvo internacia, nomita de li „Ajuvanto“, laŭ lia diro tre simila al Esperanto. Sed li sekvis en tio bonan ekzemplon de Grabowski (aŭtoro de Lingvo Moderna kaj de Anatitic Modern Latin), de Georges Henderson (Lingva), de Bauer el Agram (Spelin), de A. Zakrzewski (Lin-