Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Societoj: 1896. Kremenĉug (Pesockij), Melitopol (Ŝĉavinskij), Teplik (Kaminski, Kuŝnir), Krasnojarsk (P. Kadik), Tiflis (Avilov), Smolensk (Al. Zakrzewski); 1897: Louhans (Chavet), Jaroslav, Nykjobing (P. K. Toksvig), Odessa (d-ro Filipoviĉ), Moskva (Federowski), Karlskrona (Asklof), Ranenburg (Ŝapoŝnikov); 1898. Göteborg (E. Borjeson), Sela (H. Cederblad); Gilli Charleroy (Roelandt), Stockholm (P. Ahlberg), Uleaborg (Finl.), Arĥangelsk (Al, Zakrzewski); 1900. Parizo; 1901. Sodertelje (Sussmuth); Dijon; Plovdiv (Bulg.), Vladivostok; Brno (K. Pelant); Louviers, Montréal, Stockholm, Besancon, Nice, Samoëns, Bruxelles; en 1902: 38 (el tio Francaj kaj belgaj 19), en 1903 — 107 (franc. kaj belg. 44), en 1904 — 188 (franc. kaj belg. 92).

Post malapero de la Sofiaj gazetoj („Mondlingvisto“ 1890, „La Espero“ 1891), dum jaroj 1892 ĝis 1897 la solaj gazetoj estis „Esperantisto“ ĝis 1895 kaj „Lingvo Internacia“ de 1895. En 1898 aperis: „L'Esperantiste“ (de Beaufront) kaj „Sciigoj de la estraro de klubo esperantista de Stockholm“ (1898—1900); en 1901: „L'Esperantiste Canadien“ (Montreal, aŭg.-dec. 1901); en 1902: „La Lumo“ (Montreal); „Rondiranto“ (Plovdiv, G. Oreŝkov) „Esperanto“ (Santander)y; „La Belga Sonorilo“ (Bruxelles, J. Jamin kaj M. Seynaeve); „La Holanda Pioniro“ (Hilversum, D. Uitterdijk); „L' Esperantista“ (Napoli, gr. G. Gallois); 3 gazetoj en Bystrice-Hostyn, red. Th. Ĉejka, J. Krumpholc kaj Fr. Ŝidlo: „Revuo Internacia“, „Der Deutsche Esperantist“, „Bohema Esperantisto“ (de 1903: „Ĉesky Esperantista“); „Kalejdoskopo de Esperantistoj“ (Askersund). En 1903: „Svisa Espero“ (Th. Renard, J. Borel); „Kelkaj Floroj Esperantaj“ (Bruges); „Monata Revuo Esperantista“ (Södertelge), „Antaŭen Esperan-