Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

unua infernacia Kongreso, en kiu ĉiuj kunvenantoj komprenas sin reciproke: tio estos fakto memorinda en la historio de civilizacio kaj la urbo Boulogne-sur-Mer povas esti fiera, ke ĝi estas elektita por tiel solena festo“.

En la komitato de la Kongreso estis invititaj de D-ro Zamenhof: Emile Boirac, Michaux, Mybs, kolonelo Pollen, generalo Sebert, vicprezidantoj; Boulet, Dervaux, Grabowski, Kühnl sekretarioj. Krom tio reprezantantoj de ĉiuj ĉeestantaj nacioj estis invititaj sur la scenejon. Efektiva prezidanto estis d-ro Emile Boirac, kiu kun mirinda talento gvidis kaj resumis diskutojn dum kvar longaj kunsidoj.

En la unua (lundo, 7-an de Aŭgusto) d-ro Zamenhof legis sian deklaracion, kies teksto iom ŝanĝita de la Komitato, estis prezentita al Kongresanoj de D-ro Boirac en la kvara kunsido (9 Aŭg.) en ĝia definitiva formo kaj akceptita de la Kongreso.

Tiu deklaracio fariĝis kvazaŭ esperantista lingva „Credo“ — jen ĝia teksto:

„Ĉar pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia Kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon.

1. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu „ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn“, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo,