Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo „Fundamento de Esperanto“, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la diuita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj „tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto“. Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la „Fundamento de Esperanto“, ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farata en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.

5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga“.

En la sekvantaj tri kunsidoj (8-an, 9-an de Aŭg.) estis priparolitaj multaj demandoj interesantaj Esperantistaron: pri akcepto de Esperanto en poŝtaj kaj telegrafaj oficejoj (propono de Ducrocq); pri elparolado de Esperanto (Kiihnl, Grabowski, Cart, Pourcines, Lambert, Balik, Saquet); pri propagando intez junuloj (propono de Edm. Privat); pri esperanta standardo[1]; pri signitaj literoj (propono de Saint Martin

  1. Estis akceptita la Bulonja flago: verda tuko longa de 1,20 metro kun blanka angulo maldekstre je 50 X 50 ctm kun verda stelo.