Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kongreso, ke ĝi sekve decidos demandon pri la loko kaj esploros ankaŭ aliajn demandojn resenditajn, prokrastitajn aŭ nediskutitajn dum la nuna Kongreso kaj prezentos raportojn pri ili en la venonta. Gen. Sebert laŭ peto de D-ro Zamenhof akceptis esti prezidanto de la Organiza Komitato.

Bela estis momento, kiam dum la solena festo en la urba kazino diverslandaj Esperantistoj alportis al Zamenhof kaj al la internacia Esperantistaro salutojn de siaj landoj: Bolngbroke-Mudie el Anglujo, Grabowski el Polujo, Schneeberger el Svisujo, Ostrovski el Rusujo, Otto Simon el Germanujo, Krikortz el Svedujo, Balik el Bohemujo, Codorniu el Hispanujo, Saint Martin el Kanado, Privat je nomo de junuloj k. a.

Dum sia vojaĝo al Boulogne Zamenhof estis entuziasme akceptita de Berlinaj kaj Parizaj samideanoj. En Parizo li estis invitita kune kun generalo Sebert, d-ro Javal kaj prof. Bourlet, de la ministro de publika instruado, Bienvenu-Martin, kaj de Bellan, sindiko de la pariza urbestraro; li estis nomita kavaliro de la franca „Legio honora“. Post la kongreso, la Majstro kaj ĉirkaŭ 300 kongresanoj vizitis Anglujon: en Folkestone ili estis solene festitaj de la urbestraro, en Dover de la tiea societo.

————————
2. Geneve — Cambridge — Dresden — Barcelona —
Washington — Antwerpen — Krakow. 1906 1912
.

Por la II-a Kongreso mil Esperantistoj kunvenis en Ĝenevo (Svisujo). La 28-an de aŭgusto 1906 generalo Sebert, prezidanto de la Organiza Komitato, oficiale malfermis la Kongreson en teatra ĉambro de la Amikoj de Instruado. Estis elektita prezidanto Fr. Schneeberger, prezidanto de la svisa Esp. Societo;