Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


N-ro 38.
 

La plej malforta flanko de nia afero estas tio, ke ĝis nun ni ne havas ankoraŭ eĉ unu riĉan homon, kiu povus subteni nian aferon materiale. La tuta nia afero ĝis nun kuŝas sur la ŝultroj de personoj, kiuj havas bonan volon sed ligitajn manojn kaj neniujn rimedojn. Dume nia afero, por progresadi rapide, postulas grandajn rimedojn. Oni devus dissendi en la mondon grandan nombron da lernolibroj kaj agitantaj broŝuroj, oni devus donadi anoncojn, eldonadi verkojn k. c. Estas sendube, ke se ni havus materialajn rimedojn, nia afero irus cent fojojn pli rapide. Tial ni petas niajn amikojn peni, kiom ili nur povas, altiri riĉulojn al nia afero. Ankaŭ homoj kun konataj nomoj aŭ okupantaj gravan situacion en la societo estas por nia afero tre gravaj; kvankam jam nun inter la amikoj de nia afero trovas sin kelkaj personoj tre altaj kaj influaj, sed, pro kaŭzoj ne kompreneblaj al ni, ili bedaŭrinde sin ĝenas ankoraŭ ne sole fari ion publike por nia afero, sed eĉ elmeti malkaŝe sian nomon. La plej grandan utilon al nia afero alportos tiu, kiu inklinigos por ĝi iun riĉulon, kiu volus preni sur sin la tutan materialan flankon de nia afero.


N-ro 39.
paĝ. 21—22[1]

Kun la artikolo de sinjoro Meier, estro de la Societo Esperantista en Munĥeno, ni ĉesigas, almenaŭ por kelka tempo, la presadon de proponoj reformaj, kaj en la venonta numero ni donos nian propran opinion pri la proponitaj ŝanĝoj, pri iliaj principoj kaj manieroj de proponado kaj enkondukado. Tie ĉi ni nur ne povas nin deteni diri kelkajn vortojn pri la esprimoj „tiela“, „kiela“ k. c., ĉar tiu ĉi demando estas levita jam kelkajn fojojn. Nian rilaton al la propono pri la diritaj formoj la estimata korespondanto komprenis ne en la ĝusta senco. Ni neniam havis la intencon forĵeti la formon „tiela“; ĝi estas kreita tute regule laŭ la gramatiko kaj logiko, kaj ni ne sole ne havis kaŭzon ĝin forĵeti, sed ni eĉ ne havis kaŭzon rigardi ĝin kiel ian ennovaĵon[2]. En nia presita literaturo ankoraŭ antaŭ la farita propono oni povas kelkfoje (kvankam malofte) renkonti la vortojn „kioma“, „tioma“, kiuj estas kreitaj[3] tute laŭ tiu sama maniero, kiel „kiela“, „tiela“, kaj tamen nek al ni, nek al iu alia venis en la kapon diri, ke ĝi estas ia ennovaĵo, pri kies akceptado aŭ neakceptado oni devas konsiliĝi. Tiel same la formon „tiela“ ni ne sole ne malpermesis al aliaj personoj (kiel pensas nia korespondanto), sed ni mem sen la plej malgranda ŝanceliĝo ĝin uzus, se ni havus la okazon, kvankam la

  1. (En numero 31/1891, paĝ. 20—21, troviĝas en „La Esperantisto“ artikolo de L. Meier, kiu pritraktas lingvajn demandojn. Al ĉi tiu artikolo la „Redakcio“ [do, d-ro Zamenhof mem] aldonas sian propran opinion pri la lingvaj demandoj per la vortoj de n-ro 39.)
  2. teksto: ia ennovaĵo.
  3. teksto: kreita.