Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/326

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 6.
Homaranismo[1]

(Hilelismo)

Aparta broŝuro aperinta (en rusa lingvo kaj en Esperanto) 1906 en S. Peterburgo (anonime) kiel „plibonigita kaj plikompletigita eldono de Dogmoj de Hilelismo“.

La homaranismo estas celado al pura homeco kaj al absoluta intergenta justeco kaj egaleco.

La ideo de homaranismo naskiĝis de la antaŭe ekzistinta ideo de „hilelismo“, de kiu ĝi distingiĝas nur per tio, ke la hilelismo koncernis nur unu homan grupon, dum la homaranismo koncernas ĉiujn popolojn kaj religiojn.

La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.

La homaranoj esperas, ke per konstanta reciproka komunikiĝado sur la bazo de neŭtrala lingvo kaj neŭtralaj religiaj principoj kaj moroj la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon, sed tio ĉi fariĝados iom-post-iom, nerimarkate kaj sen ia rompado[2].

Longan tempon la iniciatoroj de la homaranismo ne kuraĝis precize formuli siajn dogmojn, timante, ke tio, kio teorie ŝajnis bona, en la praktiko eble montriĝos neplenumebla. Sed en la jaro 1905 okazis io, kio neniigis ĉiujn dubojn. En Aŭgusto 1905 en la franca urbo Boulogne-sur-Mer havis lokon la unua tutmonda kongreso de esperantistoj, kies sukceso superis ĉiujn atendojn. Pli ol mil homoj, kiuj alveturis el la plej diversaj landoj de la tuta mondo kaj apartenis al 22 diversaj popoloj kaj al la plej diversaj religioj kaj filozofiaj sistemoj, en la daŭro de tuta semajno vivis kune en la plej sincera amikeco kaj frateco, parolis inter si ekskluzive nur en neŭtrala internacia lingvo, konfesis religiajn principojn nur neŭtrale-homajn. Kiu aŭdis la multenombrajn parolojn kaj diskutojn en la vasta kaj plenigita konstruaĵo de la kongreso, kiu ĉeestis en la teatraj prezent-

  1. De la vorto „Homarano“, kiu signifas „membro de la ĉiuhoma familio“.
  2. La sekvanta parto estas represita el n-ro 3.