Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/347

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sindefenda reago — estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala.

Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta. Mi estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma.

1911

N-ro 12.
Gentoj kaj Lingvo Internacia[1]

Memuaro verkita por la Kongreso de Rasoj, 26.—29. de Julio 1911 en London

Wüster: Gent

„La Ondo de Esperanto“ III. 1911, paĝ. 155—156, 175—176.

„The British Esperantist“ VII. 1911, paĝ. 141—150.

„Germana Esperanto-Gazeto“. Magdeburg 1911, n-ro 33.

Aparta eldono 1912 de la Esperanto-Propaganda Instituto en Leipzig. (= Bibl. Esp. de K. Steier, n-ro 6.)

Estimataj sinjoroj! — Kvankam la nomo de via kongreso estas „Kongreso de Rasoj“, tamen permesu al mi, ke mi parolu ne sole pri rasoj, sed ankaŭ pri gentoj, ĉar ambaŭ egale signifas etnologian grupon da homoj kaj diferencas nur per sia amplekso. La samaj rilatoj, nur eble en pli aŭ malpli granda mezuro, regas inter la gentoj, kiel inter la rasoj, kaj tre ofte estas malfacile diri, ĉu tiu aŭ alia homa grupo prezentas rason aŭ genton.

La reciproka batalado inter la diversaj homaj rasoj kaj gentoj estas la plej granda malfeliĉo de la homaro. Se la Kongreso de Rasoj povus trovi ian rimedon, por forigi, aŭ almenaŭ malfortigi la reciprokan malamon kaj bataladon inter la homaj gentoj, ĝi povus esti kalkulata al la plej gravaj el ĉiuj kongresoj, kiuj iam ekzistis. Sed, por tion atingi, la kongreso devas ne kontentigi sin per teoria rezonado, kiu forflugas sencele, kiel vento, ne serĉi vanajn kompromisojn, kiuj flikas unu lokon, krevigante alian; ĝi devas antaŭ ĉio esplori kaj trovi la kaŭzon de la ekzistanta malbono kaj serĉi rimedon, por forigi, aŭ almenaŭ malfortigi tiun kaŭzon.

  1. Laŭ sia ĉefa enhavo ankaŭ la n-roj 12 kaj 13 apartenas al la homaranisma idearo de Zamenhof.