Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/429

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉiujn dubojn, kiuj aperas en nia afero. Sed la komitato devos decidadi nur pri demandoj dubaj; fari iajn ŝanĝojn en la lingvo la komitato ne havos la rajton. Kun aranĝo de tia Centra Komitato oni devas esti tre singarda, por ne fari ian danĝeran paŝon; tial mi nun publike ankoraŭ nenion parolas pri tio ĉi, sed mi konsiliĝados pri ĝi private kun diversaj amikoj. Kiam la plano post matura pripenso montriĝos bona, tiam mi proponos al la esperantistoj efektivigi tiun planon.

Sed ĉu Centra Komitato estos fondita aŭ ne, — tiu ĉi demando tute ne devas maltrankviligi niajn amikojn. Ĉiaj paroloj pri reformoj aŭ plibonigoj tute ne devas vin maltrankviligi, ĉar ili havas nenian celon nek estontecon. Ĉu Centra Komitato estos fondita aŭ ne, — unu principo staras kaj devas stari tute forte, kaj la tuta mondo esperantista en la nuna tempo komprenas ĝin tre bone kaj certe batalos unuanime kontraŭ ĉiu ektuŝo de tiu principo; tiu ĉi principo estas: simile al ĉiu alia lingvo, Esperanto devas esti rigardata kiel lingvo FINITA kaj NETUŜEBLA. Paroli pri iaj plibonigoj (se ili estos efektive necesaj) ni povus nur tiam, kiam nia lingvo estos jam oficiale akceptita en la tuta mondo. Ĝis tiu tempo la netuŝebleco de la lingvo estas la plej fundamenta kondiĉo por nia progresado.

Mi parolas tion ĉi ne kiel aŭtoro de la lingvo, sed kiel simpla esperantisto, kiu ne deziras, ke nia afero disfalu, kiel la afero de Volapük[1].

Mia opinio ne estas sekreta. Se vi deziras, vi povas publikigi mian leteron.

N-ro 7.
1904

Al la Berlinaj Esperantistoj[2]
(Pri la ortografio de propraj nomoj)

„Esperantistische Mitteilungen“ („Esperantaj sciigoj“). Organ der Esperantisten-Gruppe Berlin. 1904 (Junio), n-ro 5, paĝ. 22-23.

Propran nomon oni povas nun skribi tiel kiel ĝi estas skribata en la gepatra lingvo de ĝia posedanto, ĉar en la nuna tempo la fonetika skribado de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kripliĝon de tiuj nomoj

  1. Kiel aŭtoro de la lingvo, mi pli ol alia volus, ke ĝi estu kiel eble plej perfekta; por mi la reteniĝado de plibonigoj estas pli malfacila ol por ĉiu alia; kaj mi eĉ konfesas, ke kelkajn fojojn mi jam estis preta proponi al la esperantistoj kelkajn malgrandajn plibonigojn; sed ĝustatempe mi ekmemoradis pri la granda danĝereco de tia paŝo kaj mi forĵetadis mian intencon.
  2. Ili estis demandintaj d-ron Zamenhof, kia estas la ĝusta ortografio de lia nomo. Por doni plene kontentigan respondon, li skribis la leteron — verŝajne komence de l’ jaro 1904.