Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kvinan parton, nome proverbaron esperantan, aranĝitan paralele al la proverboj de la aliaj kvar lingvoj. Ĉar la unuaj 2 kajeroj de mia verko estas jam presitaj, tial mi ne povas jam presigi la esperantan parton kiel kvinan kolonon, sed mi devas ĝin eldoni kiel apartan aldonon. Tamen por ke la leganto povu uzi la esperantan parton paralele kun la partoj en la aliaj kvar lingvoj, la esperanta proverbaro estas aranĝita laŭ la sama ordo kaj en la komenco de ĉiu grupo da proverboj estas presita la rusa vorto, respondanta al la grupo.

Mi esperas, ke mia laboro trovos amikojn kaj ne estos tro severe juĝata de la esperantistoj, ĉar ĝi estas ja nur la unua provo de tiaspeca laboro en la esperanta literaturo, kaj tial ĝi ne povas esti perfekta, sed kun la tempo ĝi povas iom post iom perfektiĝadi kaj pleniĝadi.

M. F. Zamenhof.



N-ro 9.
1907 (Junio)

Antaŭparolo al la kvina eldono de la Fundamenta Krestomatio

Wüster: Kr Ant

„Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto.“ Kvina eldono. Hachette et Cie., Paris 1907, paĝ. VI—VII.

Mi trarigardis denove la tutan Krestomation kaj mi forigis el ĝi ĉiujn preserarojn kiujn mi trovis. Dum la trarigardado mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe ŝajnis al mi bonaj, sed kiuj nun al mi ne plaĉas kaj kiujn mi volonte ŝanĝus; mi tamen tion ĉi ne faris, ĉar mi estas konvinkita, ke por verko, kiu havas la celon subtenadi unuformecon de stilo inter ĉiuj esperantistoj, severa konstanteco estas multe pli grava, ol plena perfekteco, kaj la utilo de la faritaj ŝanĝoj estus multe pli malgranda ol la malutilo, kiun ni ricevus, se mi en ĉiu nova eldono de la Krestomatio volus fari ŝanĝojn laŭ mia plej nova opinio aŭ gusto kaj se ĉiu posedanto de la Krestomatio devus timi, ke nova eldono senvalorigis la malnovan.

Ĉar la Krestomatio enhavas tre grandan kvanton da materialo, kiu estis verkita en diversaj tempoj kaj de diversaj aŭtoroj, tial ne estas mirinde, ke en la libro troviĝas kelkaj vortoj aŭ esprimoj, kiuj ne en ĉiuj lokoj sonas absolute egale (ekzemple: Jesuo kaj Jezuo, Kanadujo kaj Kanado, iri returnen kaj returne ktp.). Ĉar ne venis ankoraŭ la tempo, por diri la lastan vorton pri tiuj dubaj formoj, tial mi preferis ne tuŝi tiujn duoblajn formojn, sed rigardi ambaŭ formojn kiel egale bonajn kaj uzeblajn laŭ la libera elekto de la uzantoj.