Paĝo:Zamenhof - Aldono al la „Dua Libro de l’ Lingvo Internacia.“, 1888.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

internacia havos jam de l' komenco unu formon ĉe ĉiuj uzantaj ĝin. Nur tiuj vortoj, kiuj en la fundamenta vortaro ne estas trovataj, en la unua tempo estos malegale kreataj de malsamaj aŭtoroj. Sed ĉar unue tiaj vortoj estos renkontataj nur disĵetite inter la multo da vortoj jam konstantaj, kaj due la nombro de tiaj malegale sonantaj vortoj ankoraŭ pli malgrandiĝos danke la komunan fonton, el kiu la aŭtoroj prenados la novajn vortojn (la plej gravaj eŭropaj lingvoj),—tial tiuj "novaj" vortoj prezentos nenion alian ol provincialismojn de la unu lingvo internacia. Tiaj provincialismoj estis en granda nombro en ĉia alia lingvo, kaj kun la vastiĝado de la skribata literaturo ili komencis perdiĝi. Tio sama estos ankaŭ en la lingvo internacia, sed ĉar la lingvo internacia pli dependas de la volo de l' homoj, ol de aliaj kondiĉoj,—tiu proceso de unuformiĝado iros en ĝi multe pli rapide. La vortoj kreitaj malfeliĉe baldaŭ perdiĝos, kaj la vortoj feliĉe kreitaj restos kaj eniros en la lingvon; la vortoj egale feliĉe kreitaj sed malegale sonantaj—kelkan tempon batalos inter si kiel sinonimoj, sed jam post mallonga tempo ni vidos, ke unu el tiuj formoj estas uzata pli ofte kaj de pli granda parto de verkantoj, ol ĉiuj aliaj formoj,—kaj baldaŭ la unua formo elpuŝos ĉiujn ceterajn formojn, kiuj post kelka tempo simple mortos de neuzado. Tiel ju pli energie vastiĝos kaj riĉiĝos la literaturo de la lingvo internacia, des pli baldaŭ ni havos unuforman pli malpli plenan vortaron.

Tiuj, kiuj volas labori super la lingvo internacia, skribi verkojn en tiu lingvo etc.—povas nun diri kuraĝe, ke ili havas en la manoj plenan vortaron; ĉar