Paĝo:Zamenhof - Aldono al la „Dua Libro de l’ Lingvo Internacia.“, 1888.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ternacia" sinjoro Henry Phillips, Jr (unu el la tri personoj, el kiuj estis farita la komitato por decidi la demandon pri lingvo tutmonda):

"La plej nova propono al la publiko kaj ĝis nun la plej simpla kaj la plej racionala, estas la "Lingvo internacia," kreita de d-ro S* el Varsovio. La principoj, sur kiuj ĝi estas fondita, estas en la tuto maleraraj; ĝia vortaro ne estas kreita laŭ la persona volo kaj juĝo de l' aŭtoro, sed prenita el la lingvoj franca, germana kaj angla kaj en parto el la latina, kaj ĝi enhavas la vortojn, kiuj estas similaj en tiuj lingvoj; estas faritaj kelkaj ŝanĝoj pro la bonsoneco. Pro tio kaj pro ĝia gramatiko la lingvo estas mirinde facila por lerni, prezentante neniajn el la kalejdoskopaj rompaĵoj kaj ŝiraĵoj de la Volapük'. La gramatiko de tiu lingvo estas el la plej simplaj, tiel simpla, kiel en nia propra lingvo, kaj la reguloj por la kreado de vortoj estas tiel klaraj kaj tiel facilaj, ke la vortaro el radikvortoj povas esti farita tre malgranda…"

Rakontinte mallonge la tutan konstruon de l' "Lingvo internacia" kaj ĝian gramatikon, kaj montrinte kelkajn punktojn, kiuj laŭ lia juĝo devus esti ŝanĝitaj, sinjoro H. Ph. finas:

"Dro S*, kiu skribas sub la nomo de d-ro Esperanto, estas tre modesta en siaj postuloj kaj proponas sian lingvon al la publika kritiko tra la tempo de unu jaro, antaŭ ol li donos al ĝi la finan formon. Post tiu fina trarigardo kaj ŝanĝo li volas prezenti ĝin por la publika uzado. Li petas siajn legantojn promesi lerni la lingvon nur tiam, se 10,000,000 personoj estos donintaj tian saman pro-