nian," "tian"—devas esti: "iam," "ĉiam," "kiam," "neniam," "tiam" (por malegaligi la vortojn "ian" etc. kaj "ia,n" etc).
3) Se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj superliteraj ^ kaj (˘), ĝi povas anstataŭigi la signeton ^ per la litero "h" kaj la signeton (˘) tute ne uzadi. Sed en la komenco de tia verko devas esti presita: "ch = ĉ; gh = ĝ; hh = ĥ; jh = ĵ; sh = ŝ". Se oni bezonas presi ion kun signetoj internaj (,), oni devas ĝin fari garde, ke la leganto ne prenu ilin por komoj (,). Anstataŭ la signeto (,) oni povas ankaŭ presadi (') aŭ (-). Ekzemple: sign,et,o = sign'et'o = sig-net-o.
4) La vortaro, kiu estas aldonita al mia unua broŝuro, estas ne plena, kaj la leganto ne miru, se li multajn vortojn en ĝi ne trovas. Sed mi ne havis la intencon eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l' kapo ĝis la piedoj. Ĉar unue—la kreado de tute plena vortaro estas laboro ne ebla por unu homo, ĉar la nombro de l' vortoj en lingvo de l' homoj estas senfina, kaj se kun ĉiu vorto oni devus atendi, ĝis mi ĝin kreos, tiam la lingvo neniam estus finita kaj ĉiam estus en dependo de mia persono; due—en tia grava afero, kiel lingvo tutmonda, la persona juĝo kaj decidoj de unu homo devas havi rolon eble plej malgrandan, ĉar unu homo sur ĉiu paŝo eraras. Unu homo tie povas esti nur iniciatoro sed ne kreanto. Lingvo tutmonda devas esti pretigata paŝo post paŝo, per la kunigita laborado de la tuta civilizita mondo. Por ke la lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi malgraŭ la disĵetita laboro de mal-