Paĝo:Zamenhof - Deklaracio pri Homaranismo, 1913.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lando aŭ eĉ de la sama gento, tial je la demando, al kiu popolo mi alkalkulas min, mi respondas: mi estas Homarano; nur tiam, kiam oni demandas min speciale pri mia regno, provinco, lingvo, deveno aŭ religio, mi donas pri tio precizajn respondojn.

VII.

Mia patrolando mi nomas tiun landon, en kiu mi naskiĝis; mia hejmolando mi nomas tiun landon, en kiu mi estas konstanta, fikshejma loĝanto. Sed ĉar pro la nedifiniteco de la vorto «lando» la vortoj «patrolando» kaj «hejmolando» estas tre neprecisaj kaj ofte kaŭzas disputojn kaj malpacon kaj malamike disigas inter si la filojn de la sama terpeco, tial en ĉiuj dubaj okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn kaj uzas anstataŭ ili la pli precisajn vortojn «patruja regno», «patruja regiono», «patruja urbo», «hejma regno», «hejma regiono», «hejma urbo».

VIII.

Patriotismo mi nomas la servadon al