nun postmarŝas la aliajn! Hekal furiozas. Malbraveco komence vidiĝis nur en privataj domoj kaj sanktejoj, kaj nun ĝi enpenetris en la turtanejojn kaj en la tendojn de via armeo. La brako de militisto malfortiĝis, kaj la armilo falas el lia mano. La mano kaptas citron kaj ŝalmon, kaj anstataŭ militinsignoj oni vidas en ĝi florojn kaj pokalojn. Eĉ maljunuloj, kiuj mezuris vojiron de steloj ŝanĝis sin en frivolajn dandojn, kaj anstataŭ serĉi scion, ili amindumas koketinojn. La sankta danco religia fariĝis nun danco de malĉasteco, kaj la kanto fariĝis ilo flamiganta la sangon al volupto. Kaj nun kiam vi aŭskultas mian plendon, furiozaj dancoj, sonorado de pokaloj kaj ŝtelita amo festenas la tagojn de sia plena libereco. Vere, oni povas ripeti tion, kion diras tiu habira popolaĉo, ĵaluze kaj malamike rigardante al niaj ĝardenoj:—kalkulita, pesigita,—sed, sarri, ĝi povas esti ankaŭ―dividita! Kreskas Babilono kaj Ninivo kreskas. Inter gentoj de dezerto ĉiam estas iu suspekta movado. Ĉi tie ventegoj okazas ofte, kaj detruas ĉion, kion ili renkontas sur la vojo de sia potenca blovado. Kio estas kalkulita kaj pesigita, tio povas esti dividita ankoraŭ pli frue, ol tion povus supozi la mesto eĉ plej singarda.
Tiel parolis Ajja. Kaj en lia parolo estis io, kvazaŭ grakado de vulturo. Adar-Malik aŭskultis, nur de tempo al tempo glatante sian frizitan barbon.
Fine li levis de ornamita planko siajn reĝajn okulojn, kaj esplore fiksis ilin en turtanon de eŭnukoj.
Se mi pripensus viajn vortojn, kian konsilon vi donus al mi?