Paĝo:Zamenhof - Paroladoj, 1930, Sasaki.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

projektoj ne estas ankoraŭ konataj; poste ni parolu pri la demando, ĉu estas necese, krei ligon aŭ centran komitaton, ne parolante pri diversaj detaloj.

Kiam la kongreso estos finita, tiam ni povas proponi provizoran komitaton, kiu, apogante sur diversaj opinioj, faros sian laboron en la daŭro de la tuta jaro. Poste en la sekvonta kongreso ĝi prezentos al ni programon de la laboro kaj tiam ni povos fari definitivajn decidojn.

Laŭ la programo, la unua kunveno estas dediĉita al la „Deklaracio“, kiun mi volas proponi al vi. Ĉar estas multaj personoj, kiuj ne havas klarecon pri nia afero, ili deziras, ke ni faru iun ajn decidon; tial mi proponas al vi la „Deklaracion“; mi legas al vi mian projekton kaj mi petas vin, diri al mi, ĉu vi ĝin akceptas en principo. Por la detaloj ni elektos provizoran komitaton, kiu severe provos la tekston, kaj la definitivan ni prezentos al vi en unu de la venontaj kunvenoj. Mi legas nun la projektan tekston de la „Deklaracio“:

Ĉar pri la esenco de la esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la Internacia Kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la aŭtoro de la Lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon:

1. La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu „ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn“, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus