Paĝo:Zamenhof - Rememoroj pri la lastaj jaroj de mia patro, 1957.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
REMEMOROJ PRI LA LASTAJ JAROJ DE MIA PATRO
Okaze de la 40-a datreveno de la mortotago de nia Majstro ni publikigas rememorojn de lia filo Adamo Zamenhof. Tiuj ĉi rememoroj aperis en la kongresa gazeto „La Jubilea“ en 1937 dum la Jubilea Kongreso en Varsovio. La rememoroj ne estas vaste konataj inter la esperantistaro, tial ni opinias utile represi ilin en nia organo.


EN AŬGUSTO 1914 devis okazi la X-a Universala Kongreso de Esperanto en Parizo. Mia patro kune kun la patrino forveturis al la Kongreso, kvankam oni jam ĉie parolis kaj skribis pri la minacanta milito. Sed tamen ĝenerale oni ne tro kredis, ke la milito efektive povas okazi kaj certe neniu supozis, ke ĝi estos tiel serioza kaj longa. Miaj gepatroj veturis tra Germanujo kaj ili ĵus alvenis al Köln, kiam ili eksciis, ke la milito estis deklarita inter Germanujo kaj Rusujo. Oni anoncis al ili, ke ili devas tuj forlasi Germanujon kiel civitanoj de malamika lando, ĉar Varsovio ja apartenis en tiu tempo al la rusa registaro. Mia patro estis tamen tiel sugestiita per la penso pri la internacia paca kunveno en Parizo, ke li eĉ hezitis, ĉu li devas nepre reveni Varsovion, aŭ daŭrigi la vojaĝon al Parizo. Li supozis, ke la kongreso malgraŭ ĉio okazos en paco, kaj, post la kon-