Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/101

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

piratoj de Tuniso. Kun sia kutima kuraĝo li kondukas siajn ŝipojn kontraŭ la sovaĝaj korsaroj. Sed la ŝipanaro montriĝas ne inda je sia estro: ĝi timas la rabistojn, kaj jam antaŭ la bordo de Berberujo ĝi faras ribelon. La ŝipanoj postulas, ke oni iru returnen. La estro de la ekspedicio konsentas plenumi ilian postulon; li levas la velojn; la ŝipanoj, konvinkitaj, ke ili iras returnen, trankviliĝas, kaj la sekvantan matenon ili kun miro ekvidas la bordon de Afriko. Tiel pasas dudek jaroj, plenaj de vojaĝoj, ventegoj, renkontoj, aventuroj,—pasas preskaŭ nerimarkite. Havante la aĝon de tridek kvar jaroj, en la tuta floro de siaj fortoj, li venas Lisabonon. Tie li laboras super kartoj kaj globoj geografiaj, kiuj turnas sur sin la atenton de la instruita mondo, korespondas kun instruituloj. Poste li denove estas sur la maro: li naĝas al la malproksimaj bordoj de Islando. Reveninte Lisabonon, li diras al fraŭlino Felipa Perestrello tion, kion li jam longe sentas, kiam li ŝin renkontas: ke li ŝin amas. Fraŭlino Felipa sentas tion saman: la majesta figuro de la kuraĝa maristo, lia nekaŝita rigardo, kiu brilas per tia mirinda fajro, lia nobla elokventeco—ĉio en tiu ĉi neordinara persono de longe profunde frapis ŝian imagon. Kaj ŝi fariĝas lia edzino. En tiu tempo jam en lia kapo komencas formiĝi la plano de lia granda entrepreno. La patrino de lia edzino transdonas al li la kartojn kaj tagolibrojn de sia mortinta edzo, Bartolomeo Munhiz Perestrello, gubernatoro de la insulo Porto-Santo, kaj ŝi ne povas kompreni tiun ĝojon, kiun kaŭzas al ŝia bofilo la amaso da flaviĝintaj paperoj. Kaj dume por li tio ĉi estas tuta trezoro, kaj li tutajn tagojn sidas super ili kaj kun ĝojo trovas en ili jesigon de liaj teoriaj supozoj. En tiu ĉi sama tempo li daŭrigas labori super siaj kartoj, partoprenas en la portugalaj ekspedicioj al la bordo de Gvineo, ĉion aŭskultas, ĉiujn eldemandas, korespondas kun sia instruita amiko Paŭlo Toscanelli, al kies leteroj li tiom multe dankas. Poste la malgranda familio forlasas