Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/124

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lavado aŭ ia alia laborado. Sed Doroteo ne sole ne estis danka al ŝi por tio, sed batadis ŝin preskaŭ ĉiutage, revenante hejmen malsobre. Pri sia infano li tute ne zorgis kaj, oni povas diri, tute ĝin ne konis.

Ankoraŭ antaŭ nelonge Doroteo Nilov estis kalkulata la plej riĉa mastro en Vindirkovo. Li havis vastan dometon, multon da tero, bruto kaj ĉia havo. Sian edzinon Malanja'n, kiu fraŭline estis la plej riĉa kaj plej bela fianĉino en la tula vilaĝo, li amis pasie. Laborante fervore, li vivis kviete kaj estis estimata de ĉiuj Vindirkovanoj. Sed "nek eterne daŭras la ĝojoj, nek senfinaj estas la malĝojoj", diras rusa proverbo. La ĝojoj pasis ankaŭ ĉe nia Doroteo, sed li mem estis la kaŭzo de tio ĉi: li amikiĝis kun malbonaj kolegoj kaj komencis drinkadi, diboĉadi, kaj ĉio transturniĝis la fundo supren. Post unu jaro ĉe Doroteo jam nenio restis—ĉio transiris al la drinkejmastro Vavilo.

Nun ni vidas Doroteon, sin direktantan al sia kaduka dometo, kiu staris sur la rando mem de la vilaĝo, modeste alpreminte sin al la plektobaro. Lia vizaĝo esprimis ĉagrenon. Kaj efektive, ekzistis kaŭzo por ĉagreno: li devis forlasi en la drinkejo la gajan drinkantaron kaj foriri hejmen, por preni la pipon, kiun li tie forgesis sur la breto. . . .

La dometo estis fine atingita, kaj li eniris. La mastrino forestis; ŝi foriris ien al najbaro, por preni prunte kelke da terpomoj por sia infano.

La internaĵo de la dometo konsistis el malgranda kaverno, kies tri kvaronojn okupis granda rusa forno. Duo da makulitaj seĝoj, tablo kun diskrevinta tabulo, malgranda kesteto, en kiu estis konservata la tuta havoresto de la malfeliĉuloj, kaj tre malgranda malnova sanktfiguro— jen estas la tuta ornamaĵo de tiu ĉi kaverno. Krom tio estis alligita al la plafono lulilo, en kiu la infano de Doroteo ripozis per trankvila dormo. Sur ĉio kuŝis la sigelo de malriĉeco, tamen ĉio estis pura