Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/127

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vi . . . sed nun estas fino al ĉio, Malanja. . . . Neniam pli . . . Mi ĵuras, ke mi pli ne drinkos. . . . Ĉu vi aŭdas, Malanja . . . neniam, neniam. . . . La infano estu atestanto, ke mi ĝis la morto ne prenos en la buŝon tiun malbenitan trinkaĵon. . . .

Ŝi estis pala, kiel tolo, kaj ne povis elparoli eĉ unu vorton; ŝi nur ĉirkaŭprenis Doroteon kaj forte, forte ekkisis lin.

—Mi estas peka antaŭ vi, Malanja; mi devas peti vin kaj stari sur la genuoj antaŭ vi, ĉar mi, malbenita, pereigis, tre malfeliĉigis vin. Kaj li efektive, ankoraŭ tenante la infanon, mallevis sin antaŭ la edzino sur la genuojn kaj forte kliniĝis antaŭ ŝiaj piedoj. Kaj li tiel longe ne levis sin, ĝis ŝi, laŭte ploregante, levis lin kaj sidigis lin sur la benkon.

—Ha, mi malsaĝulo . . . malhonorulo . . . granda malsobrulo . . . parolis Doroteo, sidante sur la benko kaj direktinte siajn okulojn al la planko. Jen kion kaŭzis al mi la drinkado! Vi nur pardonu min, kaj mi ĵuras per Dio, mi ĉesos drinki! Li, li estos atestanto! La lastajn vortojn li elparolis, montrante per unu mano la infanon kaj la duan manon kunpreminte en pugnon. Malanja ploris; ŝi forte bedaŭris sian edzon.

—Mi pardonas vin, kara; Dio kaj la homoj ankaŭ vin pardonos. Nur ĉesu, Doĉjo, drinki la malbenitan vinon; ĝi ja pereigis vin!

—Ho, ho, mi, malfeliĉulo, ne kvietiĝis Doroteo. Kial mi vin senkulpan pereigis! . . . Mi nun nenion havas, nek ĉevalon, nek bovinon . . . Kie estis mia konscienco!

Kaj Doroteo laŭte ekĝemis. Longe konsoladis lin Malanja, kiel ŝi povis. Sed li tute trankviliĝis nur en la vespero.

Kaj longe ankoraŭ ili parolis inter si pri tio, kiel komenci novan vivon, kaj nur tiam, kiam la vilaĝa sonorilo malgaje eksonis noktomezon, ili sin levis de apud la tablo. Varmege ili preĝis antaŭ sia sanktfiguro, kaj kun