familian sekreton de ŝia patro kaj per tio ĉi tenas lin en siaj manoj. La terura tempo proksimiĝas : jam estas difinita la tago de edziniĝo kun la barono . . . La patro ŝin enŝlosis en malgrandan ĉambreton kaj alstarigis al ŝi maljunan diablistinon servantinon, kiu atente ŝin gardas kaj ne permesas al ŝi eĉ paŝon fari libere,—kaj ŝi, malfeliĉa ofero de la patra krueleco kaj de la malbonega barona volupto, ne povas eĉ sciigi lin, sian amatan, pri sia terura situacio! . . . En malespero ŝi ŝiras siajn harojn, sin ĵetadas en la ĉambro, kaj fine, tute freneziĝinte, ŝi saltas kun kapo malsupren el la fenestro sur la pavimon kaj . . . ho mirindaĵo! . . . ŝi enfalis en la brakojn de sia amanto! Ili flugas, flugas, flugas kun nekredebla rapideco en ia sorĉa kaleŝo al la rando de la mondo, al plej feliĉa Arkadujo . . . Jen jam estas proksime, al ŝi jam blovetis feliĉo . . . Sed subite post ili fariĝis forta bruo. Ili rigardas kaj . . . ho, teruro : persekuto! . . . Sur nigra flugila ĉevalo rapide flugas la barono! . . . Minace brilas liaj verdaj okuloj, liaj haroj estas disblovitaj, liaj longaj malgrasaj manoj kun akraj kurbaj ungegoj estas etenditaj antaŭen . . . Lia forta ĉevalo flugas kun rapideco de sago, distranĉante kun fajfo la aeron per sia larĝa fortika brusto . . . Ankoraŭ unu momento, kaj la geamantoj nepre devas perei! . . . La juna fraŭlino pli proksime sin alpremis al sia karulo, ĉirkaŭprenis lin, li forte, dolĉe ŝin kisis kaj . . . ŝi vekiĝis.
En la preskaŭ tute malplena vagono estis mistera duonlumo : kelkaj lanternoj estis estingitaj, kaj la ankoraŭ brulantaj estis kovritaj per mallumaj verdaj kurtenetoj, tra kiuj ili apenaŭ ĉirkaŭlumis du aŭ tri dormantajn veturantojn.
Sinjorino Anneto eksentis, ke iu delikate premas ŝian manon, kaj nur nun ŝi ekvidis starantan antaŭ ŝi sur genuoj ian nekonatan viron, kiun ŝi, mem ne komprenante per kia maniero, forte ĉirkaŭprenis per la maldekstra libera mano . . . Ŝi eksaltis, kvazaŭ pikita de ser-