Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/133

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj tiu ĉi egaleco de la nomoj ŝin forte ekfrapis : ŝi vidis en ĝi ian antaŭsignon de la ĉielo mem.

—Jes, daŭrigis la nekonato, mi estas Arturo de Buler. Mi vin ekkonis preskaŭ antaŭ du jaroj (per kia maniero—mi ne diros), kaj de tiu sama tempo mi amas vin per ĉiuj fortoj de mia animo! De tiu tempo mi ĉiam serĉis renkonti vin, kaj al tiu ĉi celo mi tre ofte veturadis en la urbon K. Dank' al multaj kaŭzoj, pri kiuj mi ne kuraĝas paroli, mi ne volis konatiĝi kun vi . . . Sed fine mi decidis fari tiun ĉi danĝeran por mi paŝon kaj . . . nun mi jam tute ne bedaŭras tion ĉi, ĉar mi estas multe rekompencita!

Arturo kun fajro kisis la manon de sinjorino Anneto, kiu kun tremanta koro aŭskultis liajn flamajn parolojn.

—Mi ne volas lacigi, li daŭrigis, vian atenton per rakontado pri mia tuta malgaja vivo,—kaj tio ĉi eĉ ne estas necesa : nia okaza konateco finiĝos, kiam ni alveturos en K., kaj disiros en diversajn flankojn, por eble neniam jam nin renkonti . . . Post kelkaj minutoj estos jam K . . . Tial ne estas ĝustatempe eĉ komenci! . . .

—Ha, ne, pro Dio! vive rediris sinjorino Anneto : mi tiel multe partoprenas en via sorto, tiel korege vin kompatas . . . Mi petas vin, sinjoro, diru al mi vian malĝojon! . . .

En tiu sama minuto la vagonaro brue venis al la K-a stacidomo. Arturo etendis al ŝi la manon.—Adiaŭ! li diris kun tremo en la voĉo : ankoraŭ unu fojon mi petas vin : pardonu kaj ne rememoru min malbone!

—Ĉu efektive nia konateco nur per tio ĉi finiĝos? kun sincera malĝojo demandis sinjorino Anneto, retenante kaj facile premante lian manon.

—Tio ĉi dependas de vi, respondis Arturo.

—Sed kion do mi devas fari? Mi ne loĝas aparte en mia propra domo, kaj sekve mi ne povas inviti vin rekte al mi . . .

—Tio ĉi tute ne estas necesa, tiom pli ke mi kun la unua vagonaro veturas reen en B., kie mi loĝas. Sed se