Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/136

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nur diri, ke mi forkuris de tiu ĉi malnobla virino, kvazaŭ de pesto, kaj de tiu tempo mi jam ŝin ne renkontadis, sed proksimume post tri jaroj mi tute okaze eksciis, ke ŝi estis mortigita ie en Germanujo per la mano de ŝia amanto, kiun ŝi trompis tiel same, kiel min! . . . Jen estas la malgaja rakonto de mia disrompita vivo.—Pardonu, mia kara! Donu al vi la potenca Dio multe da feliĉo. Varmege vin amanta via Arturo."

Traleginte tiun ĉi leteron, sinjorino Anneto eksentis ion tian, kion ŝi mem komence ne povis kompreni. Tiu ĉi sento ne estis ordinara partopreno en la sorto de proksimulo, ĝi ne estis ankaŭ sento de kompato al malfeliĉa homo,—ne, ĝi estis io multe pli forta : ĝi estis amo, jes, amo! . . . Sinjorino Anneto kontraŭ sia propra volo en la profundaĵo de la animo tion ĉi konfesis. Ŝi decidis tuj respondi la leteron de Arturo, respondi en tia sama senco, kaj sendi al li pro signo de sia amo antikvan diamantan ringon, kiun ŝi ricevis, kiel heredon, ankoraŭ de sia avino. Jen ŝi en tiu sama tago vespere sin enŝlosis en sia ĉambro kaj tute plenskribis du grandajn foliojn da poŝta papero. Kiel Arturo, nur pli detale, ŝi en la komenco priskribis sian tutan vivon per tiel fortaj vortoj, ke eĉ ŝi mem ekploris, tralegante la produkton de sia libera fantazio,—kaj poste jam ŝi alpaŝis al vasta klarigo de sia amo, kiun ŝi esprimis senfine pli bone kaj elokvente, ol Arturo. La duan tagon la sigelita letero kaj la atente ĉirkaŭkudrita multekosta sendaĵo estis forportitaj en la poŝtan oficejon,—kaj post tri aŭ kvar tagoj matene ŝi ricevis jam de Arturo respondon : la tuta letero de la komenco ĝis la fine estis plenigita de signoj de ekkrio, de punktaroj, de signoj de demando kaj ekkrio kune kaj simple de demandoj,—sed ordinaraj punktoj kaj komoj preskaŭ tute forestis. Li petegis sinjorinon Anneton alveturi al li en B-n, por "per sia apero ĉirkaŭlumigi kaj sanktigi la malluman neston de malfeliĉa ermito, kaj doni al li la eblon vidi sian diinon" . . . Traleginte tiun ĉi