Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/160

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
LA PORCIO DA GLACIAĴO

(Rakonto de L. DILLING, tradukita de EDUARD HALL el JOENSUU (Finnlando)).

Estis tre agrable en la buduareto de sinjorino Breine. La meblaj kovriloj estis el blua atlaso, kaj la lignaĵo de la seĝoj estis origita. Tie sin trovis ankaŭ multaj etaĝaretoj, egale kovritaj per blua ŝtofo kaj ornamitaj per bluaj franĝoj, kiujn najletoj origitaj firme tenis. Ĉirkaŭe en la ĉambro estis distrita ankoraŭ multo da sendifinaj puf-seĝoj, aŭ kiel ili estas nomataj, tiuj remburitaj, rondaj, kvarangulaj kaj ovalaj objektoj kun bluaj atlasaj kovriloj kaj amaso da nekompreneblaj laĉaĵoj kaj penikaĵoj. En unu angulo de la buduaro, apud la fenestro, staris pianeto kun la postflanko turnita al la interno de la ĉambro. Kiam oni sidiĝis al la piano, oni sidis tie efektive kaŝita, ĉar grandaj foliokreskaĵoj sur la ambaŭ flankoj de la instrumento formigis vere tropikan laŭbon en tiu ĉi malgranda Edeno de la sinjorino.

Estis trankvile kaj pace en la buduareto, ĉar neniu tie sin trovis; kaj duonhela kvieta lumo sin vastigis tra la tuta ĉambro. Vere, la origita lampo, pendanta de la plafono, brulis, sed tiel super ĝi, kiel ankaŭ super la kandeloj sur la skribotablo estis koketaj ŝirmiloj. La blua silka pordokurteno estis tirita antaŭ la pordo, sed el la flankaj ĉambroj estis aŭdata dancmuziko kaj viva interparolado; ĉar tiun ĉi vesperon estis balo ĉe la komercegisto Breine, la sinjoro de la domo.

La muziko silentiĝis momente, la pordokurteno ekĵetiĝis flanken, kaj sur la sojlo de la pordo sin montris alta, gracia virina figuro. Kelkaj frake vestitaj sinjoroj, kun la haroj kombitaj sur la frunto kaj la klakĉapelo sub la brako, ĉirkaŭis ŝin; sed ŝi forigis ilin kun mieno de reĝino, antaŭtiris rapide la kurtenon antaŭ la pordo kaj falis poste laca sur unu el la silkokovritaj kanapoj.