—Mi sciis bone, ke mi vin tie ĉi trovos, diris sinjorino Breine, sin sidigante apud sia amikino. Kiel mi ĝojas, ke mi vidas vin ĉe mi tiun ĉi vesperon. Pensu nur, ke ni du ne parolis jam unu kun la dua de unu tuta longa jaro! Kaj tio estis en la bona urbo Parizo, kiam mi, post mia edziniĝo, vojaĝis tien kun mia kara edzo, kaj vi estis ankoraŭ en pensio. Nun ni havos ree agrablan horon por babili.
—Se ni nur ne faras maljustaĵon al viaj aliaj gastoj, Fanny.
—Ne, nun mi estas absolute ekster danĝero, ĉar nun la tuta bestaro estas en la manĝejo por sin nutri, aŭ pli delikate esprimite, por vespermanĝi. Kiam ni laste estis kune en Parizo, tio estis ankaŭ sur balo, ĉu vi tion memoras? Tion devus patreto Breine scii, ke lia edzino veturis al opera maskobalo, dum li estis en la kolektiĝo nacia kaj kuŝis en Versailles! Kaj ĉu vi ankoraŭ memoras, ke ni perdis unu la duan en la premado kaj devis reveni hejmen ĉiu aparte?
Stella ekĝemis kaj murmuretis duone por si mem :—Ha, jes! tiun maskobalon mi ne facile forgesos!
—Sed vi ne volus iom manĝi, Stella?
—Ne, mi dankas, mi ne estas malsata.
—Jes, malkaŝe dirate, vi ne multon perdas per tio ĉi, ĉar tie estas nek birdo, nek fiŝo, aŭ pli ĝuste, estas de la ambaŭ specoj. Kiel tiuj bufedoj estas tamen bonega elpensaĵo! Oni pakas kune ĉiujn eblajn kaj neeblajn homojn en la plej malgranda loko, oni ŝarĝas el ĉiuj eblaj kaj neeblaj pladoj sur unu kaj tiu sama telero, kaj tiam oni tion manĝas en la plej maloportuna situacio! Sed unu glason da vino vi povas tamen trinki?
—Ne, mi estas tiel laca, mi bezonas nur iom ripozi.
—Sur viaj laŭroj, jes! Ha, kian feliĉon, aŭ pli ĝuste malfeliĉon, vi faris en la bala salono! Sur la tuta planko estas disĵetitaj koroj, kiujn la malfeliĉaj sinjoroj perdis! Mi devos lasi ilin elbalai, antaŭ ol ni komencos danci,