Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/183

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Tiel, tamen… Ha, fraŭlino, kiel vi min faras feliĉa!

—Sed kia operbala historio tio estas? demandis Fanny.

dua jam antaŭ longe, ĉar en la lastaj tempoj ni estis tiel ofte kune ĉe invitaĵoj.

—Sed tiun ĉi vesperon vi vin klarigis? demandis Stella.

—Jes, ŝi staris en la kuirejo, kaj ŝi estis tiel dolĉa, kaj tiam mi diris, ke mi ŝin amas, kaj tiam ŝi min ĉirkaŭprenis, kaj tiam mi tiel blankiĝis, ĉar ŝi estis faruna, kaj tiam ni kisis unu la duan. Ho, estis tiel Die bonege!

Olsen mallevis la okulojn kun dolĉa melankolia rideto kaj flugetis en la salonon, por estingi la lastajn lumojn.

Kiam Felsen kondukis sian amatinon al la veturilo, li premis kison sur ŝian manon kun la brilanta ŝtono, kiu nun fariĝis la stelo de lia feliĉo.

Nia reala, proza tempo eble skuos malestime la ŝultrojn pro la romanaj fantazioj de la juna paro; sed tiel longe, kiel amo ekzistos en la mondo—kaj ĝi ekzistos tie ĝis la mondo pereos—tiel longe ankaŭ la romaneco vivos.