Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/199

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ankoraŭ nur revo. Antaŭ ĉirkaŭ 200 jaroj la imperiestro Kang-Hi ordonis aranĝi por tiu ĉi celo en diversaj partoj de la regno lernejojn, tamen la plano donis nenian rezultaton. Ke Ĥinujo en la estonteco havos ian unuforman lingvon, estas tamen tre kredeble, kaj la lingvo Mandarina kredeble fine fariĝos la regna kaj nacia lingvo de la tuta Ĉiela Imperio.

Kiel elrigardas la norda poluso? La Amerika astronomo Jonson, supozante, ke la ekspedicio de Nansen havos sukceson, priskribas la aperojn, kiujn vidos la esplorantoj sur la norda poluso. Tiel, ekzemple, la taga lumo daŭros sen interrompo de la 21 de Marto ĝis la 22 de Septembro, la tuta resta parto de la jaro konsistos el malluma nokto, simila al niaj aŭtunaj noktoj. La steloj estos vidataj, sed Nansen ne vidos ilian leviĝon nek malleviĝon. Ĉirkaŭe regos silento premanta. Poste en tiu ĉi maro glacia komenciĝos ventegoj kaj huraganoj. Inter senlima mallumo oni aŭdos la bruadon de ventegoj, ĝemojn, plorojn, kvazaŭ en la mondon enŝiriĝis ĉiuj fortoj de la infero, kaj al ĉio tio ĉi la nokto mallumega, nigra, senfina . . . Sur la malfortan ŝipon premas de ĉiuj flankoj montoj da glacio, sube estas maro kaj nenio pli. La ventegoj bruas kaj fajfas, la ŝipo krakas terure. Poste Nansen ekvidos naskiĝantan lumon, flaman brilon de matena ĉielruĝo, anoncanta la venon de la suno. La ĉielo kovriĝos per ora koloro kaj en la daŭro de tri monatoj iom post iom leviĝados la suno, kaj en la daŭro de la tri sekvantaj monatoj ĝi malleviĝados. Sed en la tuta daŭro de tiuj ĉi ses monatoj estos konstante lume. Poste denove fariĝos mallumo kaj nokto.

Rimedo kontraŭ ondegoj. En unu el la lastaj kunsidoj de la franca societo de savado de dronantoj estis montrita nova aparato, kiu kvietigas la ondegojn kaj konsistas el reto, plektita el facila sed fortika materialo. Tiu ĉi reto efikas kiel oleo, kiu, kiel oni scias, havas la kapa-