Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/211

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝajna komplikiteco, ne prezentas tamen ian malfacilecon, se la studanto efektive atente legis la donitan verkon. Bonaj 85 por 100 respondoj sufiĉas, por elteni la ekzamenon kaj ricevi ateston. Tia ekzameno ne estas ekzameno en la propra senco; al la membroj eĉ estas permesite la pli malfacilajn respondojn ĉerpi el libroj; sed ili devas esti esprimitaj per propraj pensoj kaj vortoj de la studanto. La societo opinias : nia celo estas posedi la eble plej grandan nombron da membroj, sed ne doni kaŭzon por malpliiĝado de ili; severaj do ekzamenoj timigas nur tiujn membrojn, kiuj pleje nian helpon bezonas; cetere regulaj ekzamenoj estas eĉ neeblaj pro tiu kaŭzo, ke multaj membroj troviĝas malproksime kaj alveni ne povas. Tamen ekzistas en Chautauque tiel nomata "somera popola universitato". Tiu ĉi nomo ne estas preciza, ĉar la lerna jaro limas sin per 10 monatoj kaj la somera kunveno sur la bordo de la lago Chautauque servas sole kaj propre por spirita ripozo, ferioj, plu por finado de la lerna jaro kaj por disdono de diplomoj al tiuj membroj, kiuj trovas eblon alveni en Chautauque. Tiel la nombro de ĉiuj finintaj la kurson ne prezentas sin tie en plena kompleto. Ekzemple en la jaro 1885 finis la kurson 1 600 personoj, tamen alvenis en Chautauque nur 600. Sed la nombro de la personoj flankaj, kiuj en 1885 vizitis en somero Chautauque'on estis 75 000!

La lago Chautauque, havanta longon de 20 anglaj mejloj, kuŝas sur la alteco de 1 400 futoj super la nivelo de la Atlanta Oceano, en malproksimeco de 9 mejloj de la lago Erie, kaj estas ĉirkaŭita de arbaroj, montoj, kun pura, freŝa aero. En la jaro 1878, kiam d-ro Vincent fondis la someran universitaton, Chautauque okupis 150 akrojn da bela tero, sed trovis sin en tre praa stato. La alvenintaj membroj devis loĝi en transportaj tendoj. Post 4 jaroj Chautauque posedis jam hotelon por 500 personoj kaj multegon da domoj. En la daŭro de la supre