Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/214

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

unu horo ĉiutage, sed ankoraŭ li povas unu horon oferi por studadi samtempe la matematikon. Ĉiuj temoj kaj ekzercoj estas korektataj de la profesoroj kaj resendataj al la studantoj.

Mi finis. Imagu al vi, kara leganto, ke la dirita universitato posedas tian ilon, kia estas la lingvo Esperanto . . . La komentarioj ne estas necesaj.

Jan JANOWSKI




FINGRA KALENDARO Originale verkita de J. Grohn, private instruisto

Rigardu tiun ĉi figuron, kiu prezentas la montran fingron de la maldekstra mano,



sur kiu la lokoj de fleksoj kaj la fineto de la fingro estas signitaj per sep literoj A, B, C, D, E, F, G. Tiuj ĉi sep punktoj prezentas la sep tagojn de semajno. Ĉiu devas sur sia propra fingro signi tiujn ĉi punktojn en penso per tiuj ĉi sep literoj kaj en tiu sama ordo, kiel ni vidas sur la figuro.

Antaŭ ol ni iros pli malproksimen, ni devas bone lerni parkere la sekvantan frazon sisteman, sen kiu oni ne povas uzi nian fingran kalendaron :

        Alta Dia Dono,
        Granda Ben', Espero!
        Gvidu Ĉion Firme
        Al Dezira Fino.