Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/220

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nun, estimataj amikoj de nia lingvo, se vi komprenas ĉiujn regulojn de nia kalendaro, tiam ne estos al vi malfacile solvi la sekvantajn du temojn :

1-a Difinu la tagon de la morto de Koperniko, kiu mortis la 12an de Februaro de la jaro 1473.

2-a Trovu, en kiu tago naskiĝis Kristo?

Rimarko. Ĉe la ambaŭ temoj devas esti uzata la kalendaro Julia, ĉar la Gregoria komenciĝis de la jaro 1583.


El la poŝto

La Bremena vaporŝipo "Lloyd" staras en la haveno de Nov-Jorko, preta al forveturo; jam la duan fojon estas donita la signalo per la sonorilo, kiu admonas ĉiujn personojn, kiuj ne veturas, forlasi la ŝipon. La kaldronoj de la ŝipo kun muĝo kaj bruo ellasas vaporon, la piloto estas sur la ŝipo, la amerika havena komisio ĵus per la transĵetita ponto forlasas la ŝipon, trovinte ĉiujn paperojn en ordo kaj doninte la permeson por elveturo el la haveno.

Jen supre sur la bordo de la haveno en la lasta minuto rapide alkuras ankoraŭ kelkaj kaleŝoj. Sakoj de diversa grandeco estas rapide ĵetataj malsupren kaj poste kun granda rapideco portataj sur la ŝipon kaj internen, kaj post kelkaj minutoj la ŝipo en plena veturado forkuras de la havena ponto kaj, lasante la grandegan monumenton de la libereco sur la insulo Bedloe dekstre, elveturas el la golfo de Nov-Jorko.

Tiu lasta pakaĵo, kiu venis ankoraŭ en la lasta minuto sur la ŝipon, estis la poŝto. La vaporŝipo portas sur la posta flanko la germanan standardon, nigra-blanka-ruĝan, sur la antaŭa masto la standardon de Bremeno, blanka-ruĝan, sur la meza masto la standardon de la